Portalo:Muziko/Artikolo de la monato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Wagner

Richard WAGNER [ˈʁiçaʁt ˈvaːɡnɐ], en esperanto Rikardo Vagnero (laŭ PIV 2005), (naskiĝis la 22-an de majo 1813, en Lepsiko, kaj mortis la 13-an de februaro 1883 en Venecio) estis unu el la plej gravaj germanaj komponistoj dramistoj, poetoj, verkistoj, teatra reĝisoro kaj orkestrodirektisto. Per siaj muzikdramoj li validas kiel unu el la plej gravaj novigantoj de la eŭropa muziko en la 19-a jarcento. Li ŝanĝis la esprimkapablon de la romantikisma muziko same kiel la teoriajn kaj praktikajn fundamentojn de la opero, formante dramajn agadojn kiel tutarta verko kaj verkante por ili tekston, muzikon kaj sursceniginstrukciojn. Kiel unua komponisto li fondis festivalon en la festivalejo de Bayreuth planita de li. Liaj novigoj en la harmoniaro enfluis la evoluon de la muziko ĝis la Nova Muziko. Per sia traktaĵo Das Judenthum in der Musik (La judaro en la muziko) li apartenas intelekthistorie al la probatalantoj de kontraŭjudismo.

Legu pli …

Pasintaj artikoloj de la monato: Bill Evans (pianisto), Oscar Pettiford, Coleman Hawkins, Count Basie Orchestra, Kansasurba ĵazo, ...