Portalo:Sikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BONVENON AL LA PORTALO PRI SIKISMO

red.


Kando

Sikismo (laŭ PIV, ankaŭ siĥismo (panĝabe ਸਿੱਖ, sikkh [sɪkkʰ]) estas unudia religio fondita inter la 15-a kaj la 16-a jarcentoj en la regiono Panĝabio de la Hinda subkontinento (Barato kaj Pakistano) fare de Guru Nanak kaj pluprogresis sub la dek sinsekvaj Sikguruoj (la dekunua kaj lasta guruo estus la sankta verko Guru Granth Sahib. Guru Granth Sahib estas kolekto de la verkoj de la sikguruoj, kiu estis kompilita de la 5-a sikguruo).

Laŭ grandeco ĝi estas inter la 5-a ĝis 9-a plej granda organizita religio en la mondo (depende de la klasigaj konsideroj), kun proksimume 30 milionoj da sekvantoj. La ŝtato de Panĝabo en Barato estas la nura ŝtato en la mondo kun majoritato de sika loĝantaro.

La panĝaba vorto sikkh [sɪkkʰ] signifas disĉiplon aŭ lernanton. Siko (aŭ siĥo) estas tiu, kiu kredas je unu dio kaj je la instruoj de la dek guruoj, tenitaj en la sankta libro de sikismo, Guru Granth Sahib. En Guru Granth Sahib legeblas poemoj, kiujn skribis kvin Sikguruoj kaj kiuj akordas kun la instruo de Guru Nanak. Ĉiu Guru opiniis tre grava ke la homoj bone komprenu la instruon, oni trovas ĝin en la panĝaba kun sanskritaj vortoj kaj fremdvortoj el la araba kaj la persa.