Porva
El Vikipedio
Porva estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Zirc.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 28 km²
- Loĝantaro: 500
- Poŝtkodo: 8429
- Telefonprefikso: 88
Geografio [redakti]
Porva situas en montaro Bakony en valo, fine de sakovojo el Zirc, kiu troviĝas 9 km-ojn for. Fervojo Veszprém-Győr preteriras. Porva havas kumunan stacidomon kun Csesznek.
Historio [redakti]
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio devenis el 1086. En 1450 monaĥejo formiĝis. Ŝajnas, la vilaĝo senhomiĝis dum la turkoj. En la 18-a jarcento aŭstroj refondis la vilaĝon. Dum la socialismo kolĥozo funkciis. Apud la vilaĝo ankaŭ nun grava bestobredejo funkcias.
Lernejo kaj infanĝardeno en la proksima Borzavár funkcias. Sanservo estas semajne po 2.
