Potzneusiedl
Potzneusiedl, hungare Lajtafalu, kroate Lajtica estas malgranda vilaĝo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenland, en distrikto de Neusiedl am See.
Bazaj informoj
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 470
- Poŝtkodo: 2473
- Telefonprefikso: 02177
Situo
Potzneusiedl situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Leitha, laŭ traira flankovojo havanta ponton tra la rivero.
Historio
En la 11-a jarcento bavara grafo apartenanta al hungara reĝino Gizela de Bavario fondis la vilaĝon. Ĝis 1956 la kampoj apartenis al familio Batthyány (batjAnji). Post la mezepoko ankaŭ kroatoj rifuĝintaj de turkoj alvenis. Ĝis 1920 Lajtafalu apartenis al Habsburga Imperio, al Hungario, al Moson, al distrikto de Nezsider, poste al Aŭstrio jam kiel Potzneusiedl.
Vidindaĵoj
Famuloj
En la tiama Lajtafalu naskiĝis hungara statistikisto Imre Lajos Illyefalvi.