Prabulgaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The ancient homeland of the Bulgars at Hindu Kush and Pamir, according to the map of Central Asia from the Armenian geographical atlas ‘Ashharatsuyts’ (5-7 century), reconstructed by academician S.T. Eremian.

Prabulgaroj estas tjurka popolo, kiu aperis post la disfalo de la Huna imperio en la dua duono de la 5-a jarcento en Norda Kaŭkazio. Tie ili fondas Grandan Bulgarion. Post la morto de la bolgara ĥano Kubrat Bolgario dividiĝas je du partoj gvidataj de liaj filoj: la orientan parton ekposedis Batbaj; la okcidentan, Asparuĥ.

Sub la invado de ĥazaroj en 675 la bolgaroj gvidataj de Asparuĥ lasis Kaŭkazion kaj venis al Danubo. Tie ili kun slavoj premis avarojn kaj, farinte grandan venkon en 679 super la bizancia armeo, Asparuĥ fondas Bolgaran carlandon. La posteuloj de la bolgaroj, venintaj kun Asparuĥ miksiĝis kun slavoj, postlasinte sian etnonomon al la moderna popolo de bulgaroj.

Alia grupo de bolgaroj, t.n. “arĝentaj bolgaroj” migris al la elfluo de Dono kaj poste al la Meza Volgio. Ili estas gvidataj de alia filo de Kubrat – Kotrag. Poste tiuj bolgaroj fondas Volgian Bulgarion. La volgiaj bolgaroj estis unu el la bazaj elementoj en la etnogenezo de la tatara kaj la ĉuvaŝa popoloj.

La tria grupo de bolgaraj triboj sub gvido de Batbaj, t.n. “nigraj bolgaroj” restis en la sama loko kaj cedis al la ĥazaroj. La restaĵoj de la batbajaj bolgaroj pli poste (en la 9-15-a jarcentoj) estis unu el la bazaj komponentoj en la etnogenezo de la modernaj balkara kaj karaĉaja popoloj, formiĝintaj sub forta influo de peĉenegoj kaj kipĉakoj.

Galerio

Ŝablono:LigoLeginda