Prada (firmao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prada
fashion house • publika kompanio vd
Dum 1913 - nekonata/nuntempe
Jura formo società per azioni
Fondintoj Mario Prada vd
Sidejo Milano
Lando Italio
Agokampo vesto
ISIN-kodo IT0003874101
filiaj kompanioj Miu Miu • Church's • The Original Car Shoe vd
Posedataj kompanioj Helmut Lang • Bar Luce • Fondazione Prada vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Prada butiko en Milano, Italio
Prada montrofenestro en butiko en Romo.
Prada butiko ĉe Kvina Avenuo, Manhattan
Prada en Pacific Place, Hong Kong
Prada window display at Galleria Vittorio Emanuele II in Milan, Italy
Prada montrofenesto ĉe Galleria Vittorio Emanuele II, Milano
Prada vendejo, Sidnejo
Tokio Epicenter de Herzog & de Meuron

Prada estas itala moddomo specialiĝanta pri alta modo por virinoj kaj viroj. Prada estas konsiderata unu el la plej influaj moddomoj en la moda industrio. La varomarko estas konata pro riĉeca kaj bona kvalito, kaj fariĝis statusa simbolo. Kiel la aliaj altmodaj markoj, Prada batalas kontraŭ falsaĵoj kaj la originala marko nur povas esti akirita en la oficialaj butikoj de la firmao aŭ interrete.

Historio[redakti | redakti fonton]

La firmao estis fondita fare de Mario Prada en 1913 kiel familia entrepreno en Milano kiu estis implikita en la produktado de ledo, ligno, eburo, kristaloj kaj mansakoj kaj estis nomita "La Prada Fratoj". En 1978, la nepo de Mario, Miuccia Prada, heredis la firmaon.

Dum Miuccia Prada transprenis la Prada moddomon, ŝi geedziĝis kun Patrizio Bartelli. Bartelli akceptis la administran rolon de la firmao kaj Miucci estis plejparte implikita en la dezajno kaj kreado de la nova aspekto de Prada. Miuccia produktis hermetikajn nigrajn nilonajn dorsosakojn nomitajn "Pocon" ekde 1970. Ŝi malkaŝis la klasikan Prada mansakon kiu estis simpla, glata, brila, de nigra nilono kaj moda. Miuccia unue akiris sian reputacion por kreivo kaj uzo de materialoj, simpleco kaj moderneco kun ŝia linio en 1985 kiam ŝi kreis glatan nigran nilonan mansakon. La origina mansako rapide iĝis dezirinda kaj falsaĵoj de Prada marko komencis esti produktitaj.

En la aŭtuno-vintra modspektaklo, en 1989, dum la aliaj markoj desegnis vestaĵojn kiuj traktis seksecon (ĉemizoj kun dekoltaĵoj, pantaloneto, puntoj, helaj koloroj), Prada surprizis ĉiujn per la pret-a-porter (pretportita) kolekto desegnita de Miuccia Prada. Ili prezentis klasikajn, elegantajn vestaĵojn, simplajn tranĉojn kun puraj surfacojn, kvalitajn ŝtofojn kaj bazajn kolorojn. La moda mondo rimarkis Prada kaj ilia populareco eksplodis.

En 1993, Miuccia Prada ricevis premion por akcesoraĵoj de la Konsilio de Modo-Dezajnistoj.

Miu Miu[redakti | redakti fonton]

Miu Miu estas filio de la moddomo Prada kun pli malaltaj prezoj ol la origina kompanio, kiu estas destinita al pli juna celgrupo. La linio estis establita en 1992 fare de Miuccia Prada kaj la nomo de la kolekto estas la kromnomo de Miuccia Prada. La kompanio estas konata pro ĝiaj puraj kaj modaj dezajnoj, uzo de bonkvalitaj materialoj kaj prezoj, kiuj estas pli alireblaj al la malpli riĉa loĝantaro.

Poŝtelefono[redakti | redakti fonton]

En majo 2007, Prada kunlaboris kun LG Electronics en la produktado de la LG Prada (modelo KE850) telefono kiu estis vendita por 800 USD. En 2009, la dua versio de la aparato, modelo KF900, estis lanĉita en Eŭropo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]