Praĝnja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prajna)
Saltu al: navigado, serĉo
BUDHISMAJ
PERFEKTECOJ
 
10 perfektecoj
dana
ŝila
nekkhamma
pannja
virija
khanti
saĉĉa
adhitthana
metta
upekkha
   
 6 perfektecoj 
dana
ŝila
kŝanti
virja
dhjana
praĝnja
 
Koloraj listeroj en la listoj kongruas.

Praĝnja en sanskrito (prajñā प्रज्ञा ); pannja en palia lingvo (paññā पञ्ञा ); angle prajna, signifas ŝaĝecon, enrigardon, komprenon. En budhismo ĝi markas intuician komprenadon de Kvar noblaj veroj kaj intuician enrigardon en pasecon, malkontentigecon kaj senprincipeco de ĉiuj aperaĵoj, kiuj kondukas al Nirvano.

Sed tiun ĉi enrigardon (vipassana) eblas evoluigi sole per paralela kultivado de moraleco (forto) kaj koncentriĝo (samadhi). La enrigardo ne estas rezulto de sola intelektula kompreno, sed estas atingite ĝin per rekta medita observado de propraj korpaj kaj mensaj procedoj.

Prajna, la ĝusta komprenado, estas unu el partoj de Nobla okparta pado kaj unu el paramitoj (perfektecoj).