Prawo i pięść
| Juro kaj pugno | |
|---|---|
| Originala titolo | Prawo i pięść |
| Produktadlando | |
| Filmita en | |
| Originala lingvo | pola lingvo |
| Kina aperdato | 14-a de septembro 1964 |
| Daŭro | 92 minutoj |
| Ĝenro | psikologia, krima |
| Reĝisoro(j) | Jerzy Hoffman, Edward Skórzewski |
| Produktisto(j) | Zespół Filmowy "Kamera" |
| Scenaro | Józef Hen |
| Laŭ la verko de | Józef Hen |
| Muziko | Krzysztof Komeda |
| Ĉefrolantoj | Gustaw Holoubek Wiesław Gołas |
| IMDb | |
Prawo i pięść (pollingve - "Juro kaj pugno") - pola filmo farita en 1964 de Jerzy Hoffman kaj Edward Skórzewski.
La kanton Antaŭ ol la tago komenciĝos (kun teksto de Agnieszka Osiecka kaj muziko de Krzysztof Komeda kantas Edmund Fetting.
Resumo [redakti]
La filmo estis nomita de recenzantoj "pola vakera filmo" - situacio en ĝi similas Usonan okcidenton antaŭ cent jaroj. Historio en la filmo de Hoffman okazas tuj post la 2-a mondmilito, kiam novaj okcidentaj terenoj de Pollando atendis setlantojn. La filmo montras situacion morale malfacilan, kie krom multaj rabistoj, trovantan facile akireblan riĉaĵon, aperas homoj, al kiuj justeco estas pli grava ol riĉeco.
Tia persono estas Andrzej Kenig (ludata de Holoubek), antaŭa malliberulo de koncentrejo, kiu estas sendata al postgermana urbeto kune kun kelkaj aliaj poloj. Ilia celo estas sekurigi la lokon kaj ekfunkciigi la sanatorion. Baldaŭ Kenig rimarkas, ke liaj "kolegoj" estas simplaj kaj sendubaj ŝtelistoj kaj li decidas kontraŭstari ilin.
