Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Csánig)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csánig
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Sárvár
paroĥo en Répcelak
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Ĉiuj Sanktuloj estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Csánig.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke la romanika-gotika katolika kirko estis konstruita en la 13-a aŭ 14-a jarcentoj. Dum la kontraŭturkaj bataloj la loĝantoj iĝis luteranoj, ili uzis la kirkon. En la 1700-aj jaroj la katolikoj reakiris ĝin. En 2013 restaŭrado okazis kaj aperis partoj el romaniko, gotiko, renesanco, interne ankaŭ mezepokaj fresko-fragmentoj. El ĉiuj stiloj restis io en la preĝejo. Oni trovis ankaŭ latinlingvan surskribon kun signifo: "Estu fidela ĝismorte kaj mi donas al vi kronon de la vivo."

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola. La senornama fasado estas simetria, meze estas la enirejo. Ankaŭ la turo altiĝas meze, sed ĝi estas nur firstotureto. La navo estas simpla brikoforma, la absido estas oklatera. Interne 2 kolonoj tenas galerion. La konstruaĵo ne havas sakristion, sed parto de la sanktejo estas mem la sakristio. La kandelingoj estas barokaj, la kruco estis farita el terakoto. La altara bildo prezentas ĉiujn sanktulojn.

Kermeso okazas en la 1-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.