Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Csehimindszent)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csehimindszent
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Vasvár
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Longo 10 m (origine), + 8 m absido; 25 m (nuna stato)
Larĝo 9 m (origine)
Konstrumaterialo brikoj
Ligiloj
vdr

Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Csehimindszent.

Historio[redakti | redakti fonton]

La romanika katolika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento, en la 1330-aj jaroj la plurlatera sanktejo estis alkonstruita. Dum la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis, pli novaj loĝantoj venis ekde 1678. Laŭ dokumento en 1698 la preĝejo jam estis renovigita. Inter 1773-1774 oni konstruis la turon kaj sakristion, interne la galerion laŭ baroko. La orgeno estis farita ĉirkaŭ en 1815, en 1891 kaj 1910 ĝi estis trakonstruita. Inter 1927-1930 nivelo de la planko estis profundigita 1 metron. En 1978 arkeologoj esploris la konstruaĵon, ili trovis enmuritajn mezepokajn pordon kaj fenestrojn. La restaŭrado finiĝis en 1982. La lasta renoviĝo okazis en 2014.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur monteto en parko. Antaŭ la kirko estas krucifikso, krome apude estas monumento pri József Mindszenty (1992), fine la golgoto. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La enirejo estas tra la turo. La ĉefaltara bildo estas pentraĵo de István Dorfmeister (1729) en 1793. La sekpentraĵo ĉe la altaro estis pentrita en 1982.

Kermeso okazas en la 1-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La preĝejo
La preĝejo kaj golgoto