Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Biharkeresztes)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Biharkeresztes
Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Biharkeresztes
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Biharkeresztes
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Hajdú-Bihar
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Berettyóújfalu
paroĥo en Berettyóújfalu
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (origine hungare Szent Kereszt felmagasztalása) estas eklezia konstruaĵo en urbo Biharkeresztes (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ eklezia fonto tiu ĉi kirko jam ekzistis en 1332 kun la sama patroneco. Laŭ supozoj ĝi estis konstruita ĉirkaŭ 1200. Dum la kontraŭturkaj bataloj la loĝantoj plejparte kalviniĝis kaj jam ili uzis la preĝejon. En 1870 oni konstruis apartan katolikan kirkon, samtempe katolika grupo estis fondita. La orgeno estis farita en 1834, sed ĝi funkciis en alia loko, fine oni portis tien en 1938.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Surstrate antaŭ la kirko statuo pri Ladislao la 1-a (Hungario) estas videbla. La konstruaĵo situas sola en korto, sed la fasado kun la enirejo situas rekte ĉe la trotuaro. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. En la fasado estas videblaj fenestroj. La turopinto estas plurlatera piramido. Ankaŭ la navo havas fenestrojn.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.