Biharkeresztes
Biharkeresztes (biharkeresteŝ) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Berettyóújfalu. Bihar estas departemento, keresztes estas kruca.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 49 km²
- Loĝantaro: 4100
- Poŝtkodo: 4110
- Telefonprefikso: 54
Geografio [redakti]
Biharkeresztes situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Nagyvárad, fervoje estas limotrapasejo.
Historio [redakti]
La nuna Biharkeresztes estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko, ferepoko, de keltoj, dakoj, sarmatoj, avaroj. Ĝi komence nomiĝis Fancsal (fanĉal), post la tataroj ĝi apartenis al altaristo de Sankta Kruco el Nagyvárad, tial estis nomata Mezőkeresztes. En 1910 la komunumo ricevis la lastan nomon Biharkeresztes, ĉar la pli frua nomo jam estis okupita. La rumanoj okupis la komunumon en 1919, fine en 1920 ĝi estis limoapuda komunumo.
La setlejo en mezo de la 19-a jarcento estis kampurbo, krome distriktejo ĝis 1970. Ĝi rericevis la rangon urbo en 1989.
Vidindaĵoj [redakti]
- Kalvinana preĝejo (Biharkeresztes)
- romkatolika preĝejo en 1870 konstruiĝis