Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Nagyecsed)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
konstruaĵopreĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagyecsed
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Szatmár
paroĥo loke, sed la zorganto en Nyírcsaholy
Arkitektura priskribo
Konstruado 1934
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (origine hungare Szent Kereszt felmagasztalása) estas sakrala konstruaĵo en urbo Nagyecsed (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En rando de la komunumo arkeologoj trovis kirkon kun monaĥejo el la 12-a jarcento. Laŭ eklezia fonto en 1332 en la iama Nagyecsed ekzistis alia kirko kun patroneco de Sankta Petro. La loĝantoj kalvinaniĝis ĉirkaŭ 1550. La katolika grupo estis refondita nur en 1929. Oni konstruis katolikan kirkon en 1934. Ĝi ne havis turon, tial la sola sonorilo sonoras en sonorilostablo ekde 1940.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias. En la fasado estas videblaj 3 fenestroj, la tria jam en alteco de la tegmento. La navo estas brikoforma.

Kermeso okazas supozeble en la 14-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.