Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Petrikeresztúr)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Petrikeresztúr
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Szombathely
dekanujo Zalaegerszeg
paroĥo Gellénháza
Dato de konsekro 1748
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (origine hungare Szent Kereszt felmagasztalása) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Petrikeresztúr.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la kirko okazis en 1275, sed baldaŭ ĝi bruldetruiĝis. En la 15-a jarcento pli nova gotika kirko konstruiĝis. En la sekva jarcento parte turkoj dominadis, la kalvinanoj profitis la konstruaĵon. En 1735 ĝi estis barokigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola laŭ la ĉefvojo en korto. En la korto estas ankaŭ krucifikso kaj arboj. En la fasado meze la kvadrata turo reliefas, plej meze situas la enirejo. Ambaŭflanke laŭ la fasado 2 pilieroj apogas la turon. La absido estas oklatera. Sakristio aliĝas al la navo, anguloj de la sakristio estas apogitaj per pilieroj.

Kermeso okazas en dimanĉo post la 14-a de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.