Preĝejo Naskiĝo de Maria (Jászapáti)
Paroĥa preĝejo de Naskiĝo de Maria | |
---|---|
Preĝejo de Naskiĝo de Maria en Jászapáti
| |
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Jászapáti |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Jász-Nagykun-Szolnok |
diocezo | Eger |
Dato de konsekro | 1759 |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 3500 |
Longo | 62 m |
Alto | 34 m (turoj) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de Naskiĝo de Maria estas Monumento historia en Hungario, en urbo Jászapáti.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri la gotika preĝejo okazis en 1391. Laŭ alia informo la turo konstruiĝis en 1493. Dum dominado de turkoj la preĝejo ne detruiĝis, nur iomete ruiniĝis. Inter 1745-1759 ĝi barokiĝis kaj pligrandiĝis, en la 1820-aj jaroj iomete ĝi klasikismiĝis. La lasta trakonstruo okazis en 1833.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo estas ĉirkaŭita per defenda muro kaj havas 2 turojn. La navo formas krucon. Super la enirejo estas videbla skulptaĵo pri Sankta Anna. La ĉefaltaro prezentas naskiĝon de Sankta Maria. Estas ankaŭ 2 flankaj altaroj. La freskoj pretiĝis en 1904 fare de Pál Vágó (pentristo).