Preĝejo Sankta Andreo (Rábaszentandrás)
Preĝejo Sankta Andreo | |
---|---|
Preĝejo Sankta Andreo en Rábaszentandrás
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Rábaszentandrás |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
dekanujo | Szany |
paroĥo | en Szany |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo Apostolo Sankta Andreo estas romkatolika preĝejo en vilaĝo Rábaszentandrás (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri kirko okazis en 1438 en la tiama Szentandráspuszta, laŭ tio ĝi estis konstruita el ŝtonoj kun turo. En 1733 la konstruaĵo jam estis ruina pro la pli frua turka erao, eĉ la posedantoj estis la Kalvinanoj/luteranoj. En 1746 la katolikoj reakiris la preĝejon. La nun videbla katolika preĝejo estis rekonstruita en 1760. Diversaj trakonstruoj okazis en 1784 kaj 1868.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto. Ĉe la enirejo granda ŝtona kruco etendiĝas en la korto. En mezo de la fasado la turo reliefas, en ties mezo funkcias la enirejo. Interne menciindas reliefo pri Sankta Andreo skulptita el ligno.