Preĝejo Sankta Anna (Zalakaros)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Anna
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zalakaros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Kaposvár
dekanujo Kanizsa
Arkitektura priskribo
Konstruado –en la 1850-aj jaroj
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 8749 Zalakaros, Temető utca 2.
vdr

La preĝejo Sankta Anna (loke kapelo) estas sakrala konstruaĵo en urbo Zalakaros (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke la iama Karos havis kirkon en la 13-a jarcento. En 1332 en la eklezia listo estas legebla paroĥo de Karos. Alia mencio okazis en 1430 pri kirko Ladislao la 1-a (Hungario), sed ĝi estis detruita dum la kontraŭturkaj bataloj. Inter 1715-1769 ligna katolika preĝejo funkciis en la sama loko. En la 1850-aj jaroj estis konstruita la baroka kirko videbla ankaŭ nun denove en la sama loko. En 1962 oni trovis kuracakvon, poste la vilaĝo iĝis signifa kuracbanloko kun statuso urbo. En tiu periodo la menciita kirko ne sufiĉis por la bangastoj, tial Preĝejo Dia Mizerikordo (Zalakaros) konstruiĝis inter 2004-2006, poste preĝejo aŭ kapelo Sankta Anna estas apenaŭ uzata.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en mezo de la origina vilaĝo. Antaŭ la preĝejo tre ornamriĉa ŝtona krucifikso estas videbla ekde 1891. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. Super la enirejo ronda fenestro estas videbla. La plej supre firstotureto altiĝas kun piramida turpinto. Interne la murpentraĵoj estis pentritaj en 1970. La origina altara bildo prezentis Sanktan Anna-n kun la infano Maria, sed iam ĝi estis movita en la navon.

Kermeso okazas en la 26-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.