Preĝejo Sankta Egidio (Heiligenstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ekstero de la Egidio-kirko
interno kun ĉefaltaro kaj ambono
apuda kapelo
paroĥestrejo
altaro de la 14 Helpantoj en mizero, de 1638

La Preĝejo Sankta Egidio (germane: Ägidienkirche) estas romkatolika kirko en Heilbad Heiligenstadt, Germanujo. Ĝi samas paroĥuje kiel la komunumo de la Preĝejo Sankta Mario (Heiligenstadt). La lokanoj nomas ĝin kutime Neustädter Kirche, do Novurba kirko.

Historio kaj meblaro[redakti | redakti fonton]

Dum la 12a jarcento estiĝis unua setlejo ĉe la piedo de la Konventa monteto kun la paroĥuja Mario-kirko, zono kiu nomatas hodiaŭ Malnova urbo. Pro la alveno de diversaj metioj evoluis ekde 1227 la Nova urbo kun la Egidio-kirko. Ĉefepiskopo Sigfrido la 2-a konsentis la donon de urbaj rajtoj nur sub la kondiĉo de fondo de nova urbokvartalo (por kiu memkompreneble necesis ankaŭ havi preĝejon). En 1239 plendis la preposto de Mario-kirko ke la nova preĝejo ke sia komunumo perdus enspezojn pro la konkurenca; antaŭe apartenus ĉiuj enspezoj al la Mario-komunumo. Multaj restadoj de germanaj episkopoj (minimume temis pri 18 moŝtoj inter 990 kaj 1300) atesta la gravecon de Heiligenstadt dum Mezepoko. Ĉefe la konsekro de episkopo Gerdag (por Hildesheim) kaj de Burchard la 1-a (por Worms) en 990 kaj 1000 kaj de ĉefepiskopo Willigis por Halberstadt fare de Bardo (Mainz) en 1036 estis signo pri la ŝato de majencaj arkiepiskopoj resti ne nur en Erfurto sed ankaŭ en Heiligenstadt dum la 11a kaj la 12a jarcentoj. Ĉirkaŭ la jaro 1850 kvar instruistinoj serĉis ordenon instruan por si. Ili fondis en Heiligenstadt internigejon por knabinoj preparotaj pri instruado; el tio naskigis la germana branĉo de la ordeno de la Fratinoj de Mario Magdaleno Postel.[1]

En 1333 la kirko brulkonsumiĝis dum fajrego kaj ĝin anstataŭigis poste tri nava gotika hala kirko. La suda turo finitis ne antaŭ la jaro 1851-a. Ĝenerale estas la Egidio-preĝejo pli modesta kaj malalta ol la aliaj kirkoj de la urbo. Inter la meblaro aparte valoras la baroka ĉefaltaro de 1691 el la iama Konventa preĝejo de Quedlinburg aŭ la epitafoj de ambaŭ urbopatronoj, nome de la martiroj Aŭreo kaj Justino (kiuj antaŭe estis estintaj en la Marteno-kirko heiligenstadt-a). La Altaron de la 14 helpantoj en mizero donacis la familio Zwehl en 1638, la Altaro de Sankta Anna troviĝis antaŭe en la benediktanina Monaĥejo Zella. Tuj apud la kirko estas la Kapelo Virgulino Maria, helpo de la kristanoj el la jaro 1861 kiu servas kiel preĝadloko kun madono. La antaŭula ejo ligna estis el 1494.

Preĝeja konstruo[redakti | redakti fonton]

Dume planoj antaŭvidis du turojn faritis nur unu turo el sabloŝtono el Malsupra Saksio. Je la fino de la 1990aj jaroj estiĝis delikata restaŭrado ĝia por konservi ĉion originan. Kornicoj refunkciigitis. Kiel sur la pilastroj ŝtona restaŭrado ne eblis oni prenis kupron. Pro la grundo kaj la flankenstrebantaj fortoj de volbaĵo kaj tegmento la eksteraj muroj ne tute vertikalas. Novan farbon kaj fenestrojn novajn la preĝejo ankaŭ ricevis, la orgeno riparitis. La unua orgeno estis de 1908 muntite fare de la firmao Klais el Bonn. En 1940 pligrandigis ĝin la teknikistoj de la entrepreno Feith el Paderborn. La lasta riparinto ĝia estis Karl Brode el Heiligenstadt; nuntempe ĝi havas 43 registrojn sur tri klavaroj kun pedalo.[2]

Elstaruloj iam deĵorintaj surloke[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grava gimnazio de tiu ĉi ordeno estas Gimnazio Engelsburg en Kaselo. La fratinoj cetere nomiĝas en Germanlingvio ankaŭ Heiligenstädter Schwestern.]
  2. Priorgenaj informoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Arno Wand: Die Kirche St. Ägidien in Heiligenstadt als städtische Bürgerkirche. Studie zur 775-Jahrfeier der Neustädter Pfarrkirche. En: Eichsfeld-Jahrbuch 10 (2002), p. 39–60

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.37661111111110.136388888889