Preĝejo Sankta Jakobo (Lengyeltóti)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Jakobo
Paroĥa preĝejo Sankta Jakobo en Lengyeltóti
Paroĥa preĝejo Sankta Jakobo en Lengyeltóti
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Lengyeltóti
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Somogyvár
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, poste eklektikismo
Konstruado
Specifo
Longo 8,5 m (navo)
Larĝo 8,5 m (navo)
Konstrumaterialo masonita el brikoj
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Jakobo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Lengyeltóti.

Historio[redakti | redakti fonton]

La romanika preĝejo por monaĥoj (ne por la vilaĝo!) estis konstruita en la 12-a jarcento. Dum la invado de la tataroj (1242) la kirko ruiniĝis, sed poste renoviĝis. En 1426 ĝi estis menciita jam kiel paroĥa kirko. Post dominado de turkoj ĝi estis renovigita en 1752, rekonstruita en 1778. La nuna eklektikisma aspekto naskiĝis en 1882, tiam oni konstruis krucnavon. La orgeno estis farita en 1884, trakonstruita en 1897. Inter 1989-1996 arkeologiaj esploroj kaj restaŭradoj okazis, tiam oni malkovris la originajn mezepokajn partojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en la urbomezo sur tre malalta monteto. Golgoto kuras al la konstruaĵo. La kvadrata turo plene reliefas (origine estis 2 malaltaj turoj, restis el tio nur la fundamentoj). La navo estas neregula kvarangulo, tamen preskaŭ trapezo kaj iomete kvadrato. Finaĵo de la navo estas iomete hufuma absido, sed tuj apude situas po unu duonrondaj malgrandaj absidoj. Interne menciindas origine 18 sidniĉoj por la monaĥoj, el tio kelkaj ankaŭ nun estas videblaj. Ĉiuj sidniĉoj estis 70 cm larĝajn, 40 cm profundajn.

Kermeso okazas en la 25-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.