Preĝejo Sankta Johano (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano-kirko en Vajmaro, ĝis 1947 Duko-Bernardo-kirko
portala reliefo

Preĝejo Sankta Johano (germane: Johanneskirche) en Vajmaro, Germanujo (Tiefurter Allee 2b), estas protestantisma kirko de la Evangelia-luterana komunumaro de Vajmaro ĉe EKM.

Historio[redakti | redakti fonton]

Temas pri unu el la malmultaj novaj kirkkonstruaĵoj en Nazia Germanio. Reduktitaj financaj rimedoj permesis nur modestan halaĵon. Laŭ sobra stilo de Osthalle ĝi faritis inter 1938 kaj 1941 laŭ planoj de la vajmara arĥitekto Hans Vogel. Ĝia konsekro okazis je pentekosto 1941 sub la nomo Herzog-Bernhard-Kirche. La kirkouzantoj estis anoj de la forta ŝtatfidela, pornazia ero Deutsche Christen ene de la Evangelia Eklezio en Germanio. Alinomiĝo por Sankta Johano la Baptisto[1] datumas nur de 1947.

Meblaro[redakti | redakti fonton]

La ununura dekoracio ekstera estas la ses reliefoj ĉe la enireja portalo. Ili reprezentas bapton, konfirmacion, komunion, krome nupton, adiaŭon kaj morton. Bildelementoj kiel falinta soldato aŭ SA-ano kun flanka mitraleto tipas por la nacisocialisma oferkulto.[2] La reliefoj faritis fare de la skulptisto Rudolf Weber el Oberweimar. La materialo estas ŝaŭmkalko el Gutendorf.[3] En 1953 oni dividis la galerion per vitra vando disde la navo kreonte bone hejteblan vintran kirkon. En 1977 instalitis kromaj septoj tiel ke fariĝis du etaj, bonaj ekipitaj komunumaj ĉambroj (i.a. kun kuirejo, necesejo kaj porjunulara sekcio). La tuto hodiaŭ bonege taŭgas por granda gamo da moderna enkomunuma laboro. La sceneja altarejo tre plibeligitis en 1981 per kvin buntaj lignaj reliefoj de la artisto Friedrich Popp el Ebersdorf.

La profilo de porinfana, -junula, -familia preĝejo intence intensigitis. Ankaŭ provludoj de la Escola Popular-kapoejro-grupo regule gastas ĉi tie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Johannestag im Tiefurter Kirchgarten", TA, 22.6.2020
  2. Laŭ vortoj de la paroĥestro Sebastian Kircheis en la ZDF-televiddokumentado Böse Bauten
  3. Gerd Seidel, Walter Steiner: Baustein und Bauwerk in Weimar (= Weimarer Schriften. Heft 32), Ständige Kommissionen Kultur der Stadtverordnetenversammlung Weimar und des Kreistages Weimar-Land in Zusammenarbeit mit dem Stadtmuseum Weimar, Weimar 1988, ISBN 3-910053-08-4, p. 28.