Preĝejo Sankta Mario (Orlamünde)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Mario
Preĝejo
kristana preĝejo [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoEisenberg, Orlamünde
- koordinatoj50° 46′ 34″ N, 11° 31′ 26″ O (mapo)50.776111.524Koordinatoj: 50° 46′ 34″ N, 11° 31′ 26″ O (mapo)

Preĝejo Sankta Mario (Turingio)
Preĝejo Sankta Mario (Turingio)
DEC
Preĝejo Sankta Mario
Preĝejo Sankta Mario
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Preĝejo Sankta Mario
Vikimedia Komunejo:  Stadtkirche St. Marien (Orlamünde) [+]
vdr
La paroĥuja Mario-kirko de Orlamünde

La 'Preĝejo Sankta Mario (germane Marienkirche) estas historie grava protestantisma kirko en Orlamünde, Germanujo, ene de la komunumaro Eisenberg.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭis la kirkon tombejo kiu estas nuntempe antaŭ la pordego je la supra urbo; tamen konserviĝis kelkaj barokaj tomboŝtonoj kaj malantaŭ la kirko estas eĉ eta ŝtonajkolekto vidinda. Ĝi konstruitis sur etaĝsimila altaĵo de la Saale-valkrutaĵoj tuj oriente de la tiama burgo kaj de la nuntempe ankoraŭ ekzistanta Kamerego de Orlamünde.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruitis ĝi verŝajne en la 11-a jarcento. Ĉefkonstruigintoj estis la grafoj de Vajmaro-Orlamünde. La kirko estis jam frue ĉefa por la la tuta regiono aparte laŭ decido de la ĉefepiskopo Konrado la 1-a (Wittelsbach) en 1194, kiam okazis ankaŭ ĝia rekonsekriĝo. La malsupra sokloparto ĉetura estas el la 12-a jarcento ankoraŭ. La tuto ĝuis en 1504 novan surkonstruon, dume la spajro venis ne antaŭ 1651.

En 1523 la ekstremisma kaj bildodetruema reformanto Karlstadt, elektita paroĥestro, organizis la malkatolikigon de la fideluloj; post kvereloj kaj disputoj kun Lutero li devis forlasi la urbon en 1524. Por li oni starigis en somero 1989 memorŝtonon antaŭ la enirejo.

La longa navo estis el 1767/68; la orgenfasado estas el 1782 kaj alkonstruaĵe troviĝas (sude) la sakristio, (norde) memorejeto por la falintaj soldatoj de la Dua mondmilito. La baptujo, kiu restarigitis antaŭ 1939 post forigo, estas mezepoka kaj la sonorilaro konsistas el kvar bronzaj sonoriloj; la plej granda mulditis en 1822, la dimanĉa en 1697, la laborfina en 1582 - sed la plej eta, la baptada datumas el la 14-a jarcento. Okaze de la datreveno 800-a kirkkonstrua la tuto novefarbitis interne.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]