Preĝejo Sankta Mikaelo (Csákvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csákvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Fejér
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Csákvár
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Jakab Fellner, Miklós Ybl
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo arkianĝelo Sankta Mikaelo estas romkatolika historia monumento en urbo Csákvár (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Csákvár havis kirkon jam dum la mezepoko, sed la loĝantoj kalvinaniĝis depost 1600. La katolika paroĥo estis refondita en 1727. La katolikoj rericevis la kirkon en 1748 en plene ruina stato, tial ĝi estis malkonstruita kaj nova baroka preĝejo estis konstruita post kelkaj jaroj laŭ planoj de Jakab Fellner. Ĝi estis pligrandigita en 1788. Sismo detruis la turon en 1810, inter 1852-1854 po du turoj kaj navoj estis konstruitaj laŭ planoj de Miklós Ybl. La orgeno estis farita en 1905.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto inter arboj. La fasado estas simetria, flanke po unu kvadrataj turoj altiĝas. Krom la enirejo estas 2 niĉoj kun anĝeloj. Meze estas niĉo kun statuo Patrona Hungariae. La navo estas longa kaj al la sanktejo ĝi malvastiĝas en 2 ŝtupoj. La absido estas oklatera. En la sanktejo marmora statuo pri arkianĝelo Mikaelo estas videbla. La plafono estas kovrita per freskoj.

Kermeso okazas en la 29-a de septembro.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.