Preĝejo Sankta Petro (Sömmerda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petro-kirko en Sömmerda
Tomboŝtonoj ĉeportalaj

La protestantisma Preĝejo Sankta Petro (germane: Kirche St. Petri) staras en la urbo Sömmerda en Germanujo. Ĝi apartenas al la samnoma komunumo ende de la subdistrikto eklezia Eisleben-Sömmerda de Evangelia Eklezio en Meza Germanlando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La en 1407 starigitia kirko estas la tria kirka konstruaĵo sur la sama grundo ĉar ĝi posteulis la en 1398 brulkonsumiĝitan ejon. Post la Tridekjara milito necesis nova malkonstruo dume la turo jam faligitis en 1617. La nova turo finitis en la jaro 1718-a, kun belegaj spajro kaj lanterno. Temas pri halaĵo kun altaj rondarkaj fenestroj kaj galerialirejo suda. Interne galerio triflanka ĉirkaŭas la navon. Restaŭriĝo faritis en 1985; rustika plafono breta kun pentraĵoj de Johann Christian Reinhardt el 1698 perfektigas la ĉambron. Reprezentatas Sankta Triunuo kun anĝeloj kaj Marteno Lutero.

Meblaro[redakti | redakti fonton]

Predelo granda duzona de 1695 dekoraciitis kun bildoj pri krucumo de Jesuo kaj resurekto kaj kelkaj aliaj figuretoj (de Petro kaj Paŭlo kaj alia krucumo: verŝajne el retablo de la 15-a jarcento). Antaŭ la norda vando staras predikejo kun alta piedo kiu atingeblas tra ponteto disde la sakristio. Supre de la parapeto ponteta estas vidmalblindigilo kun emblemaj artagĵoj. La balustradeto ambona montras kolonojn elegantajn kaj bildojn pri Kristo Savinto, la apostoloj kaj la evangeliistoj.

Tamen estas la plej altvalora malfrumezepoka meblo triparta retablo kun la enskribita dato 1464, kiun supozite verkis la majstro de la Tomaso-altaro ĉe Preĝejo Sankta Tomaso (Erfurto), estante en la posedo de la Ciriako-komunumo de Sömmerda-Schallenburg. Centre spekteblas la kronado de la Virgulino Maria kun po tri sanktuloj mezkestete respektive triptikinternflanke. Malinternflanke estas anunciacia sceno. El la antaŭula ejo venis pluraj malfrugotikaj skulptitaj figuroj (Anna Triopa, krucifikso kun du sanktuloj) kaj granda okangula baptopelvo.

La unua orgeno faritis fare de Johann Georg Krippendorf; post pluraj plibonigoj okaze de restaŭradoj estis lastfoje en 1957 ke Gerhard Kirchner el Vajmaro revizoris, riparis, sonplibeligadis. Ĝi ĝis hodiaŭ bone funkcias. [1] havante 18 registrojn, du klavarojn kaj pedalon.[2]

Ĉirkaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la suda flanko de la kirko oni havas tomboslabojn el la 17-a kaj 18-a jarcento. Ĉirkaŭas la kirkon tombejo kiu uzitis ĝis 1858, kun malnova muro kaj pordo. Ene estas reliefoj kun inicialoj kaj la datoj 1567 kaj 1671.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen. Unua eldono. Deutscher Kunstverlag München/Berlin 1998, ISBN 3-422-03050-6, p. 1149–1150.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.15710611.112741