Gerhard Kirchner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerhard Kirchner
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1907 (1907-03-19)
en Markersdorf
Morto 29-an de marto 1975 (1975-03-29) (68-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo orgenkonstruo
vdr

Gerhard KIRCHNER (naskiĝinta la 19-an de marto 1907 en Hundhaupten-Markersdorf, mortinta la 29-an de marto 1975 en Vajmaro) estis germana orgenfaristo. Inter 1935 ĝismorte li laboris kiel tiufaka majstro en Vajmaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante 10 jaraĝa li akceptitis en la Thomas-ĥoron sub Karl Straube. Sian trejniĝon kiel orgenkonstruisto ekde 1927 ĉe la firmao de Wilhelm Sauer en Frankfurto ĉe Odro. Inter liaj trenistoj estis ankaŭ Karl Ruther. Ekde 1930 Kirchner studis akustikon en Berlino. En 1935 li trapasis la majstroekzamenon; finfine li malfermis propran atelieron en Vajmaro. Tie li posteulis Emil Heerwagen kaj Wilhelm Böttcher neniam ĉesigante la rolon de komerca agento por Sauer-kvalitinstrumentoj. Post milito kaj kaptiteco li aŭdacis en 1947 novan komencon kaj estis aktiva el laborejo sia en tuta Turingio kaj ekstere.

Orgenfarista agado[redakti | redakti fonton]

Krom multe da riparoj kaj orgen-alikonstruoj (ekz. la ne plu ekzistanta orgeno de la orgeno de la Bach-memorloko ĉe Weimarer Stadtschloss) li kreis kun helpantoj ankaŭ novajn aferojn, i.a. la jenajn:

Verkoj[redakti | redakti fonton]

jaro loko kirko bildo klavaro registroj notoj
1934/35 Kranichfeld St. Michael II/P 22 agento de Walcker je Vajmaro; 2000 - detruita pneŭmatiko; ekmalfunkciigo;
Lutera rozo-vitralo videbla post la orgenfajfiloj
1935 Apolda Martinskirche II/P 10 2003 - forigo
1954 Vajmaro Melanchthonkapelle II/P 10 1982 - anstataŭigo
1955 Eisenach Kapelo en la palaco de Wartburg II/P 10 1983 - anstataŭigo
1955 Vajmaro Preĝejo Sankta Kruco II/P 14 1989 - anstataŭigo
1959 Bad Blankenburg Stadtkirche I/P 7
1963 Treppendorf Dorfkirche I/P 4
1965 Jena Popoldomo Jena I/P 11 1989 - forigo pro akvodamaĝoj
1971 Aken (Elbo) Ev. Gemeindehaus I/P 7

Posteulado[redakti | redakti fonton]

Orgenkonstrumajstro Günter Bahr, kiu lernis ĉe Kirchner, laboris ekde 1966 paralele en propra ateliero. Bahr konstruis novajn instrumentojn je Drackendorf, Großschwabhausen kaj Jarmen, farante alkonstruojn kaj riparojn. En la 1.1.1979 Norbert Sperschneider (1951-2020), kiu ĝuis lernadon ĉe Bahnr, transprenis la entreprenon (ĝis 20220). FAritis novaj orgenoj por la preĝejo en Sommersdorf kaj la pordega kapelo ĉe Kloster Veßra. Fokuso lia estis riparoj kaj restaŭradoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christhard Kirchner: Orgelneubauten von Gerhard Kirchner, Weimar, Typoskript, Heerwagen Orgelbau Ausstellung Klosterhäseler
  • Daniel Vogt: Die Orgeln der Martinskirche, Apoldaer Heimat 2007
  • Auskunft durch Orgelbaumeister Günter Bahr, Apolda
  • Auskunft durch Orgelbaumeister Norbert Sperschneider, Weimar

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]