Preĝejo Stefano la 1-a (Lábatlan)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Lábatlan
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Bajót
paroĥo la zorganto en Süttő
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas sakrala konstruaĵo en urbo Lábatlan (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Lábatlan jam en 1332 ekzistis kirko. En la 16-a jarcento la loĝantoj plejparte prenis la kalvinismon, same la kirkon. La restintaj katolikoj eklezie apartenis al la najbara Piszke. Lábatlan estis filio en 1927. La nun videbla preĝejo estis komstruita en 1938. Renovigaj laboroj okazis en 1947, 1970, 1978 kaj 2000.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. En mezo de la fasado (malsupre) estas granda aperturo, en ties profuno la pordo troviĝas. La fasado estas simetria, meze plej supre la kvadrata turo altiĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.