Prince Buster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prince Buster
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1938 (1938-05-24)
en Kingstono
Morto 8-an de septembro 2016 (2016-09-08) (78-jaraĝa)
en Miamo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Jamajko
Okupo
Okupo kantistomuzikproduktistokomponisto
vdr

Cecil Bustamente Campbell (24a de Majo 1938 – 8a de Septembro 2016),[1] konata profesie kiel Prince Buster, estis jamajka kantisto-kantoverkisto kaj produktoro. La diskoj kiujn li publikigis en la 1960-aj jaroj influis kaj formigis la estontecon de la jamajka nuntempa muziko kaj kreis heredon de laboro kiu rezultis utila por artistoj de regeo kaj ska.[2]

En 1961, Campbell publikigis sian unuan unuopaĵon "Little Honey" / "Luke Lane Shuffle" kun Jah Jerry, Drumbago kaj Rico Rodriguez registritan laŭ la nomo de Buster's Group.[3] Samjare, li produktis "Oh Carolina" de Folkes Brothers,[4] kiu estis publikigita en sia diskomarko Wild Bells.[5][6] La drumoj en la disko estis havigitaj de membroj de Count Ossie Group,[4] "nyabinghi" drumistoj el la Rastafaria movado, de Camp David, en Wareika Hill ĉe Kingstono. Sukcesinta en Jamajko, "Oh Carolina" estis publikigpermesita por Melodisc, brita marko de Emil Shalet.

Campbell fekunde registris tra la 1960-aj jaroj; ekstaraj ska publikigaĵoj estis jenaj: "Madness" (1963), "Wash Wash" (1963, kun Ernest Ranglin en baso), "One Step Beyond" (1964) kaj "Al Capone" (1964).[4] La dokumenta filmo This is Ska (1964), estis gastigita de Tony Verity kaj filmita en la Sombrero Club, kun Campbell ludante sian jamajkan sukceson "Wash Wash". En 1964, Campbell renkontiĝis la tutmondan ĉampionon boksiston Muhammad Ali, kiu invitis lin veni al prelego pri Nacio de Islamo en la Moskeo 29a de Miami.[7] Tiun jaron Campbell aliĝis al la Nacio de Islamo kaj ekpublikigis materialon, kiel versio de la kanto de Louis X nome "White Man's Heaven is a Black Man's Hell," en sia propra diskomarko nomita "Islam". En 1965, li aperis en Millie in Jamaica[8] (kurta filmo pri la reveno de Millie Small al Jamajko post la tutmonda sukceso de "My Boy Lollipop") kiu estis elsendita de Rediffusion en vendreda vespera pop-programo Ready, Steady, Go![4]

Lia kariero malrapidiĝis en la 1970-aj jaroj dum la hegemonia stilo ŝanĝiĝis el ska kaj rokstedio al "roots reggae" (radikala regeo),[9] parte ĉar kiel islamano li trovis malfacile kongruigi sian stilon al rastafaria publiko.[9] Tamen li faris aperon en la filmo de 1972 nome The Harder They Come, en kiu li aperis kamee kiel DJ.[10] Li poste translokiĝis al Miami por negocoj inter kiuj administrado de diskogurdoj.[9] El 1973 Campbell efektive retiriĝis el muzikaj negocoj, kaj publikigis nur kelkajn kompilalbumojn.[11]

Kelkaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • I Feel the Spirit (1963), Blue Beat
  • Fly Flying Ska (1964), Blue Beat
  • National Ska – Pain in My Belly (1964), Blue Beat
  • It's Burke's Law (1965), Blue Beat
  • Ska-Lip-Soul(1965)
  • What A Hard Man Fe Dead (1967), Blue Beat
  • Judge Dread Rock Steady (1967), Blue Beat/Prince Buster
  • Ten Commandments (1967), RCA Victor
  • Wreck A Pum Pum (1968), Jet Star
  • She Was A Rough Rider (1968), Blue Beat
  • The Outlaw (1969), Bluebeat
  • Big Five (1971), Melodisc
  • Dance Cleopatra Dance (1972), Blue Elephant
  • The Message Dub Wise (1972), Melodisc/Fab
  • Sister Big Stuff (1976), Melodisc

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mason, Peter (8a de Septembro 2016). "Prince Buster obituary". The Guardian. Alirita la 8an de Septembro 2016.
  2. Interview with Prince Buster | Rodigan's Reggae. Arkivita el la originalo je 14a de Novembro 2016. Alirita 1a de Februaro 2013.
  3. David Katz. (17a de Novembro 2009) People Funny Boy – The Genius of Lee 'Scratch' Perry. Music Sales Group, p. 31–. ISBN 978-0-85712-034-2.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Colin Larkin, eld. (1992). The Guinness Encyclopedia of Popular Music (unua eld.). Guinness Publishing. pp. 2002/3. ISBN 0-85112-939-0.
  5. "Prince Buster Bio by Steve Barrow". Arkivigite je 2021-12-02 per la retarkivo Wayback Machine Snwmf.com. Alirita la 5an de Oktobro 2021.
  6. Du Noyer, Paul. (2003) The Illustrated Encyclopedia of Music, 1‑a eldono, Fulham, London: Flame Tree Publishing, p. 351. ISBN 1-904041-96-5.
  7. Isaiah Thompson. "Grady and the Champ", 19a de Julio 2007. Arkivigite je 2014-05-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-05-13. Alirita 2022-12-16.
  8. Millie in Jamaica (8a de Januaro 1965).
  9. 9,0 9,1 9,2 "Prince Buster obituary". The Guardian. Alirita la 8an de Septembro 2016.
  10. The Harder They Come (5a de Aŭgusto 1977).
  11. "Prince Buster". AllMusic. Alirita la 9an de Septembro 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]