Probabla distribuo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

En statistiko la probabla distribuo indikas, kiel la probableco dividiĝas inter la eblaj hazardaj rezultoj, aparte la eblaj rezultoj de hazarda variablo.

La statistiko kvante mezuras la hazardon kaj estas la teotria kontraŭparto de la empiria oftecodistribuo, kiu rezultiĝas el analizo de reale havigitaj mezuraj rezultoj.

Eblas diferencigi inter malkontinuaj distribuoj, kiuj koncentriĝas pri kalkuleblaj rezultoj, kaj kontinuaj distribuoj, kiuj kovras grandajn areojn kaj ĉe kiuj unuopaj konkretaj punktoj havas la probablecon 0. Ekzemploj por malkontinuaj distribuoj estas la binoma distribuo kaj la hipergeometria distribuo, kiuj priskribas la probablon de elpreno de aĵeto el vazo, sen ke oni remetas la aĵeton post la elpreno, kaj kun remeto de la aĵo en la vazon. Ekzemplo de kontinua distribuo estas la Gaŭsa distribuo.


Matematiko
Ĉi tiu artikolo pri "Probabla distribuo" ankoraŭ estas ĝermo pri matematika temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.