Proklamo de la abolicio de la reĝeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Proklamo de la abolicio de la reĝeco, bronza altreliefo de Léopold Morice, monumento al la respubliko, Placo de la Respubliko, Parizo, 1883

La proklamo de la abolicio de la reĝeco estis epizodo de la franca revolucio, kiu okazis en la 21-a de Septembro 1792 en la unua kunsido de la nacia Konvencio, en kiu la deputitoj proklamis la abolicion de la monarkio en Francio (kiu ekde la 4-a de Septembro 1791 estis preninta la formon de konstitucia monarkio), markante la naskiĝon de la unua Respubliko de Francio.

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

La deputitoj de la Konvencio sciis ke ili estis komisiitaj por ĉesigi la krizon, kiu koviĝis depost la fuĝo de la reĝo Ludoviko la 16-a kaj ties aresto en Varennes (Junio 1791) kaj la kapto de Tuileries (10an de Aŭgusto 1792). Ilia burĝa origino kaj ilia politika agado, ne inklinigis ilin, por la plej multo, al indulgo por la trono. La venko de Valmy (20-a de Septembro 1792), unua milita sukceso de la respubliko ĝuste en la sama tago de la kunveno, plifortigis iliajn konvinkiĝojn.

Propono de abolicio de la reĝeco[redakti | redakti fonton]

Kiam la deputito de Parizo, Jean-Marie Collot d'Herbois, proponis la abolicion de la reĝeco, li ne alfrontis fortan reziston. Nur Claude Basire, amiko de Georges Jacques Danton, klopodis moderigi la entuziasmon, rekomendante diskuton. Sed la abato Henri Grégoire, la konstitucia episkopo de Blois respondis malmilde :

Citaĵo
 Kial necesas diskuti kiam ĉiuj konsentas ? La reĝoj estas en la morala ordo tiom kiom la monstro estas en la fizika ordo. La kortegoj estas la laborejo de la krimo, la hejmo de la korupto kaj la bestohejmo de la tiranoj. La historio de la reĝoj estas la martirologio de la nacioj ! 

Jean-François Ducos apogis lin asertante ke ĉiu klarigo estus vere neutila:

Citaĵo
 post la lumoj dismetitaj en la 10-a de Aŭgusto

Tiu minimuma argumentado konsistigis la debaton. La decido estis unuanime aprobita. La respubliko estis naskita.

Mirigita verŝajne pro sia propra aŭdaco kaj kvazaŭ por sin mem konvinki, la Konvencio decidis dati ekde tiam la oficialajn aktojn, ne plu de la jaro 4 de la Libereco sed de la jaro 1 de la respubliko.