Provinco Kabul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Kabul
کابل

provinco de Afganio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kabulo
Areo 4 462 km²
Loĝantaro 3 528 000 (stato de 2007/2008)
ISO-kodo AF-KAB
vdr

Kabul (paŝtoe/perse کابل) estas unu el la 34 provincoj de Afganio. La teritorio havas proksimume 3 528 000 loĝantojn (2007-2008)[1] kaj areon de 4.462 kvadrataj kilometroj.[2] La loĝdenso estas po 790,7 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. Ĉefurbo de la provinco kaj de Afganio estas Kabulo.

La provinco situas en la oriento de la lando proksime de la montpasejoj Hajber, unu el la plej gravaj vojoj de Afganio al Pakistano kaj Barato. La provinca teritorio oriente limas al la montaro Koh-e Pagman, sudokcidente al la montaro Koh-e Krough kaj nordoriente al la montaro Koh-e Ŝirdarvaza. La plej granda rivero en la provinco samkiel la provinco mem kaj ties ĉefurbo nomiĝas Kabul. En la teritorio produktiĝas precipe vestaĵoj, mebloj kaj sukero el sukerbetoj.

La provinco estas la plej grava setloregiono de la taĝikoj en Afganio. La ĉefa lingvo de la teritorio, la kabula dialekto de la persa lingvo (loke nomata Dari), estas la registara kaj ekonomia lingvo de la lando kaj signife influis ĉiujn aliajn lingvojn kaj dialektojn de la lando. La taĝikoj konsistigas pli ol duonon de la provinca loĝantaro, aliaj signifaj etnoj estas paŝtooj, hazaroj, uzbekoj, turkmenoj, baluĉoj, sikanoj kaj hindoj.

Distriktoj

la distriktoj de la provinco Kabul ekde 2005

La provinco disdividiĝas laŭ 15 distriktoj.

distrikto ĉefloko loĝantoj
(2002)[3][4]
etnoj[4]
Bagrami Bagrami 85 000 60% paŝtooj, 40% taĝikoj
Ĉahar Asjab Kalai Naeem 32 500 Plejparte paŝtuoj kaj taĝikoj,
sekve hazaroj
Deh Sabz Taraĥel 47 900 50% taĝikoj, 50% paŝtooj
Farza Dehnave Farza 19 100 Miksaĵo de taĝikoj kaj paŝtooj
Guldara Guldara 20 300 60% taĝikoj, 40% paŝtooj
Istalif Istalif 29 800 plejparte taĝikoj,
gefolgt de paŝtuoj kaj hazaroj
Kabul Kabulo 2 536 300 60% taĝikoj, 20% paŝtooj,
15% hazaroj, 5% aliaj[5]
Kalakan Kalakan 26.900 90% taĝikoj, 10% paŝtooj
Ĥak-i Jabar Ĥak-i Jabar 75.000 75% paŝtooj, 25% taĝikoj
Mir Baĉa Kot Mir Baĉa Kot 46.300 95% taĝikoj, 5% paŝtooj
Mussahi Mussahi 30.000 90% paŝtooj, 10% taĝikoj
Pagman Pagman 150.000 50% taĝikoj, 50% paŝtooj
Karabag Karabag 67.700 60% taĝikoj, 40% paŝtooj
Ŝakardara Ŝakardara 72.900 90% taĝikoj, 10% paŝtooj
Surobi Surobi 150.000 90% paŝtooj, 10% paŝajanoj

Notoj

  1. nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4
  2. censa informo de la centra statistika organizaĵo de Afganio
  3. centra statistika organizaĵo de Afganio
  4. 4,0 4,1 distriktaj profiloj de la Alta Komisaro pri Rifuĝintoj de Unuiĝintaj Nacioj (UNHCR), retejo AIMS (Afghanistan Information Management Services)
  5. magazino National Geographic

Eksteraj ligiloj

greke detalaj informoj pri la provinco de la nacia ministerio de malurba evoluo (formato PDF, stato 2007) greke provinca mapo fare de la institucio AIMS (Afghanistan Information Management Services)