Provinco Kermanŝaho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Kermanŝah
situo de la provinco en Irano
Bazaj informoj
Ĉefurbo: Kermanŝaho
Areo: 24 998 km²
Loĝantaro: 1 879 385 (stato de oktobro 2006)
Loĝdenso: 75 loĝantoj po km²
ISO-kodo: IR-17

La provinco Kermanŝah - perse کرمانشاه, kurde parêzgeh Kirmaşan - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la samnoma urbo Kermanŝaho. La provinco kovras areon de 24 998 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 1 879 385 loĝantojn.

Kermanŝaho situas en la okcidento de Irano. La loĝantoj de la provinco estas precipe kurdoj.

La plej grandaj urboj de la provinco Kermanŝaho krom la ĉefurbo estas Pawa, Cwanro, Rwanser, Sonqor, Bistun, Sarpol zahab, Qasre Shirin, Hersin kaj Nodshe.

helenisma bildigo de la antikva persa dio Bahram kiel Herkulo.
la kavoj Taq-e Bostan kun aĥamenidaj kaj sasanidaj reliefoj