Psikosomatiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Psikosomatiko (greke ψυχή psiĥé por spiro, animo, psiko kaj greke σῶμα soma por korpo kaj vivo) en medicino estas konceptaro, laŭ kiu la spiritaj kaj animaj kapabloj kaj reagomekanismoj de homoj en saneco kaj malsaneco rigardas interplektitaj kun la korpaj mekanismoj kaj sociaj vivkontekstoj. La praktika utiligo de la medicinaj kaj psikoterapiaj ekkonoj de tiu konceptaro nomiĝas psikosomatika medicino. La teoriaj modeloj por la klarigo de la perceptitaj interrilatoj inter spirito kaj animo unuflanke kaj korpo kaj socia konteksto aliflanke signife variis ekde la antikva epoko, kiam Hipokrato kaj la kuraciastaj skoloj de la insulo Kos unuafoje sisteme esploris la fenomenojn. Ankoraŭ nuntempe la klasika medicino pli akcentas la biokemian patologion ol la psikan dimension de malsanoj , kaj medicinistoj (kiel Edward Weiss kaj O. Spurgeon en la sekva citaĵo de 1943) daŭre postulas "ne malpli atenti la korpan, sed pli atenti la animan [flankon de malsano]".

Klinikaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Inter la terenoj de la psikosomatika medicino kalkuliĝas:

  • korpaj malsanoj kun siaj biopsikosociaj aspektoj (ekzemple kancero kaj sia venkiĝo)
  • fiziologiaj-funkciaj perturboj kaj flankefikoj de emocioj kaj konfliktoj, sed ankaŭ rektaj kaj nerektaj reagoj je psikajfizikaj traŭmatoj
  • Dissociativaj perturboj: korpaj simptomoj, kiu baziĝas sur malkonsciaj konfliktoj
  • Hipoĥondrio: la konvinko suferi je malsano, kiu medicine ne troveblas, kaj la malsane troigita intereso pri malsanoj kaj ties simptomoj
  • perturbita konduto rilate al saneco kaj ties sekvoj (ekzemple ekscesa tromanĝado aŭ ekscesa fumado)
  • animaj perturboj, kiuj sekvigas korpajn misperceptojn: "neŭrozaj" perturboj, drogodependecoj, personecaj kaj reagaj perturboj.

Aparta subgrupo de la malsanoj, kiujn traktas la psikosomataika medicino, estas la tiel nomataj "somatoformaj perturboj", malsanoj ĉe kiu en neniu organo troveblas io malsana, sed psikaj faktoroj havas rolon pri la ekesto kaj vivteno de la simptomoj. Oftaj malsanoj el tiu grupo estas inter alie bioĥemie neklarigeblaj doloroj kaj funkciaj perturboj de la koro kaj sangocirkulo, de la intestaro, ostaro kaj muskolaro.

Simpla ekzemplo por psikofiziologia interrilato: La emocio timo gvidas al tio, ke en la korpo elŝutigas adrenalino, kio inter alie bremsas la moviĝon de la intestara muskolaro kaj – se tiu stato longedaŭras – gvidas al digestaj problemoj.

Iuj teoriaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

La originoj de la konceptaro de psikosomatiko pli-malpli same aĝas kiel la historio de medicino entute, kaj ankaŭ en la historio de filozofio la interrilaro inter korpo kaj animo ekde la antikva epoko estis centra temo.

La termino psikosomatiko probable unuafoje uziĝis dum la jaro 1818 en la germana lingvo fare de Johann Christian August Heinroth (1773-1843). Li provis kompreni ĉiun malsaniĝon en siaj psikaj, korpaj kaj sociaj vivkontekstoj. Estante verva kristano, li moralisme juĝis ĉiun malsanon kiel psika forturniĝo de dio kaj de la "sankta racio", do ne multe diferencis de la antaŭaj religie dominitaj mezepokaj konceptoj pri malsanoj. Simile misie verva, sed en tre alia direkto, jarcenton poste estis Georg Groddeck. En sanatorio de la eleganta germana kuracurbo Baden-Baden li kombinis masaĝojn de la korpo kun "malstreĉiĝo de animaj tensioj" per la psikoanalizo. En siaj libroj li klarigis la fizikajn simptomojn de malsanoj kiel simboloj, per kiuj la de la publika moralo subpremita "forto de la vivo" revidebliĝas. Groddeck per tiu kompreno radikaligis la konceptaron de Sigmund Freud en ties studoj pri la histerio de la jaro 1895: „Psika incito, kiu ne adekvate povas esti prilaborita aŭ forkondukita, "saltas" en iun korpoparton, do estas ŝanĝita.“. La korpa sufero laŭ tiu koncepto estas simbolo de iu malkonscia konfliko. La psikoanaliza klarigomodelo poste (parte tre draste) modifiĝis de ekzemple Felix Deutsch, Otto Fenichel, Harald Schultz-Hencke, Franz Alexander, Max Schur, Arthur Jores, Alexander Mitscherlich kaj aliaj, sed restis gvida por grava kaj ĝis la nuntempo disvastiĝinta branĉo de la psikosomatika medicino.

Pliaj impulsoj venis el la aliaj skoloj de la profunda psikologio, el filozofiaj, psikobiologiaj kaj psikofiziologiaj konceptoj. Aparte elstarigendas la medicinisto Viktor von Weizsäcker, kiujn multaj konsideras la "patro" de la moderna konteptaro de psikosomatiko. Krome gravis pluraj aŭtoroj de la "sistema teorio", ekzemple Thure von Uexküll kaj Wolfgang Wesiak. Popularaj libroverkistoj kiel Thorwald Dethlefsen kaj Rüdiger Dahlke kontribuis pliajn psikosomatikajn klarigoprovojn.