Punkto (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La punktigita kvarono daŭras tri okonojn

La punkto estas simbolo en la muzika notacio: punkto malantaŭ noto signifas plilongigo de ties daŭro je duono. Analoge ankaŭ paŭzosignoj povas esti "punktitaj" kaj tiamaniere esti plilongigitaj je la duono.

Notado[redakti | redakti fonton]

Ĉar oni legas notojn de maldekstre dekstren, la punkto staras dekstre apud la koncerna noto aŭ paŭzo. Se la noto staras sur linio, la punkto lokas en la supra interspaco. Ĉi tiu plilongiga punkto ne estas intermiksenda kun punktoj supre aŭ malsupre de la notkapo, kiuj signifas stakato (formo de artikulacio), dum la tempo de viena klasiko foje ankaŭ akcento.

Ĉar la punkto simbolas malantaŭen alkroĉitan noton de duona daŭro, la uzebleco de la simbolo dependas de la pozicio de la ĉefnoto ene de la metrika kadro. Se do ekzemple punktita kvarona noto en 3/4-takto ne komencu sur taktotempo, sed ekzakte intere, ĝia notado kiel kvaronnoto plus punkto ne estas korekta; ĝi devas esti skribita kiel okona noto kun (per ligaturo) alkroĉita kvarono.

Oni nomas notojn tiamaniere plilongigitajn per la adjektivo punktigitaj, do ekz. punktigita duona notopunktigita kvarona noto; ankaŭ tri-kvarona noto, tri-okona noto ktp. estas kutimaj[1][2]

Duoblaj kaj pluroblaj punktigoj[redakti | redakti fonton]

unufoje, duoble kaj trioble punktitaj duonaj notoj kaj ilia respektiva notodaŭro, ilustritaj per unuopaj notoj kun ligaturoj

Al punktitaj notoj oni povas alkroĉi pluan punkton. Ĉi tiu plilongigas ne la tutan noton, sed nur la valoron reprezentatan per la unua punkto denove per la duona longeco. Duoble punktita duona do havas la longecon de duona plus kvarona plus okona notoj.

Je triobla punktado la tria punkto plilongigas la notvaloron denove per la duono de la dua punkto. Trioblaj punktadoj estas fakte nekonataj en la muziko de baroko kaj klasikismo, oje tamen estas troveblaj en la muziko de romantismo aŭ malfrua romantismo, ekz. ĉe Frédéric Chopin[3], same kiel regule ĉe Richard Wagner kaj Anton Bruckner. Teorie la nombro de pluroblaj punktadoj estus daŭrigebla laŭplaĉe, en la praktiko tamen treege malofte troviĝas maksimume kvaroblaj punktadoj.[4]

La nocio „punktado“[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ sendepende de ilia notado tonojn oni povas nomi „punktitaj“, se ili havas la norman notolongecon de unu kaj duona. Ekzemple oni ofte kunigus en rapida tri-kvarona takto tri el la donitaj bazaj valoroj al unu taktotempo, do en 6/8-takto (ekz. lido „Komm, lieber Mai“ de W.A. Mozart) oni ne nombrus ses okonojn, sed nur du taktotempojn. Tiuj kunigas po tri okonojn kaj estus nomeblaj kiel „punktitaj kvaronoj“.

Ankaŭ ritmoj, en kiuj regule malantaŭ punktita noto sekvas la venonte pli malgranda nepunktita (ekz. punktita okona – deksesona – punktita okona – deksesona), nomiĝas „punktitaj ritmoj“.

Punktadoj en la barokmuziko[redakti | redakti fonton]

La notacio evoluis nur dumpase de la tempo al vera sistemo. Ankoraŭ en 1752 la fama flutisto Johann Joachim Quantz skribis, ke „oni fakte ne povas tre ekzakte difini la tempon de la mallonga noto post la punkto“ [5]. Quantz ankaŭ ŝajnas esti la unua, de kiu devenas la uzado de duobla punkto [6].

Eltenataj tonoj sur la taktotempoj, al kiuj mallonga tono aŭ rapida pasaĵo sekvas tuj antaŭ la venonta taktotempo, estis tre popularaj en la baroko; ili estas karakterizaj por la komenca parto de la franca uverturo. Je tio oni toleris certagrade malprecizan notadon, kiu nuntempe validus kiel ne ĝusta kaj en modernaj eldonaĵoj plejparte ankaŭ estas korigitaj laŭ nunaj normoj. Ĉi tiu „korektaĵo“ tamen kompreneble ne estas unusenca. Laŭ la kompreno de la historiema koncertado la muzikisto havas la taskon informiĝi pro la tiama notad- kaj ludmaniero kaj poste mem decidi, kiel tio estas ludenda. Pro tio la muzikistoj provas uzi, se eble, kopiojn de la originalaj notoj por kompari.

Ekzemple Johann Sebastian Bach transprenis ekde 1722 el la franca muziko ritmon el unu punktita okona kaj tri anakruzaj tridekduonaj notoj. Kelkaj eldonaĵoj plilongigas la okonan per nur unu tridekduona anstataŭ per deksesona noto, do per malpli ol la duono de la elirnoto [7]. Oni tamen povas realigi ankaŭ la punktitajn ritmojn pli akraj (tropunktado), do trostreĉi la punktitajn tonojn kaj ludi la mallongajn notojn malfruiĝe kaj pli rapide kaj pensi la respektivan notacion korektita.

La reprezentantoj de la diversaj interpretado-stiloj parte akre disputas pri tio, kio estas la historie ĝusta praktiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erich Wolf: Die Musikausbildung. Band I: Allgemeine Musiklehre. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1967, ISBN 3-7651-0044-7, p. 13.
  2. Christoph Hempel: Neue Allgemeine Musiklehre. Schott, Mainz 1997, ISBN 3-254-08200-1, p. 82.
  3. ekz. en Preludo G maĵora op. 28 n-ro. 3:
  4. ekz. en la 2-a pianokonĉerto de Franz Liszt, en la Rekviemo de Giuseppe Verdi, en Prélude, chorale et fugue de César Franck, en Sinfonie Mathis der Maler de Paul Hindemith kaj en Béla Bartóks Muziko por arĉinstrumento, frapinstrumentaro kaj celesto, komp. Extremes of Conventional Music Notation
  5. J.J.Quantz, Versuch einer Anleitung die Flöte traversiere zu spielen,[1] §21
  6. Harvard dictionary of music [2]
  7. Siegbert Rampe, Dominik Sackmann: Bachs Orchestermusik. Kassel 2000, ISBN 3-7618-1345-7, p. 270