QWERTZ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

QWERTZ (elparolata kŭerc) estas nomo de la plej ofte uzata germana speco de komputila klavaro. La nomo venas de la literoj de la ses klavoj je la supra, maldekstra parto de la aboca klavaro - Q W E R T Z:

 q  w  e  r  t  z  u  i  o  p  ü  +
  a  s  d  f  g  h  j  k  l  ö  ä  #
<  y  x  c  v  b  n  m  ,  .  -
 Q  W  E  R  T  Z  U  I  O  P  Ü  *
  A  S  D  F  G  H  J  K  L  Ö  Ä  '
>  Y  X  C  V  B  N  M  ;  :  _

La klavaro QWERTZ estas germana derivaĵo de la angla QWERTY, kiu estis desegnita por eviti ŝtopiĝon pro samtempa uzado de apudaj klavoj dum la epoko de la maŝinskribilo.

Alia variaĵo de QWERTY estas AZERTY, uzata en Francio.

Alia ne malofta klavaro estas la klavaro simpligita de Dvorak, intencita por esti pli efika por angla teksto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj