Rákóczifalva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rákóczifalva (rakocifalva) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Törökszentmiklós. La loknomo signifas: vilaĝo de Rákóczi

Pentraĵo pri Rákóczi

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rákóczifalva situas sur ebenaĵo, ĉe maldekstra bordo deTiso, laŭ ĉefvojo Szolnok-Kunszentmárton. Szolnok troviĝas je 10 km-oj, ankaŭ Törökszentmiklós estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rákóczifalva estis loĝata jam en la neolitiko, ĉar apud la Tiso estis iom pli alta sabla grundo. Ankaŭ en la kuprepoko estis riĉa ejo, verŝajne pro la trapasejo tra Tiso. En la bronzepoko loĝis ĉi tie sarmatoj. Dum la frua hungareco la loko nomiĝis Tiszavarsány, kiu ricevis rangon kampurbo en 1528. Dum la turka epoko la komunumo senhomiĝis. En 1704 Ferenc Rákóczi la 2-a konstruigis ĉi tie kastelon kaj setligis la lokon apartenantan al Szolnok. La ejo iĝis memstara vilaĝo en 1883 kaj prenis la nomon Rákóczifalva memore al la fondinto en 1832. Rákóczifalva havis la rangon grandvilaĝo en 1970, urbo en 2009.

La vilaĝo havas bonan trafikon voje al urboj Törökszentmiklós kaj Szolnok.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio