Régis Wargnier - naskiĝis la 18-an de aprilo1948(nun 1948-04-18) en Metz, do nun 75-jara - estas franca reĝisoro, produktoro kaj scenaristo de kinejaj filmoj. Lia filmo Indochine (1992) gajnis la Akademian Premion por Plej bona ne-anglalingva filmo en marto 1993. Post tio, lia filmo A French Woman ("Franca virino") de 1995 estis enigita en la 19-a Moskva Internacia Filmfestivalo kie li gajnis la Arĝentan Sanktan Georgon pro la reĝisorado. Interalie li plurfoje kunlaboris kun la filmomuzikakomponistoPatrick Doyle.