Radio-Club Espérantiste de France

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La asocio Radio-Club Espérantiste de France estis fondita en 1926 por disvastigi Esperanton ĉe radioamantoj kaj la francan industrion alilanden.

Prezidanto estis René Mesny, sekretario Henri Favrel, aliaj membroj Ernest Archdeacon, Chiron, Pierre Corret, Georges Warnier, Arger, Eŭgeno Aisberg, Théophile Cart, Jean Couteaux, René Dubois, Emile Houbart kaj Selves. Administras Favrel kun gesinjoroj Gaveau. Inaŭguro okazis la 20-an de majo 1927 en la Sorbono sub prezido de Lallemand, membro de Franca Instituto. Ĉiuj gravaj radio-gazetoj represis la komunikaĵojn de Radio-Club (ni citu i. a. generalon Cartier).

En 1930 ĝi fondis la revuon Radio-Esperanto. Redaktis Favrel kun Mesny, Archdeacon, Corret kaj Gaveau. Plie Favrel organizis la Francan Centron pri Informado por Radio kaj Esperanto (30 delegitoj en Francio kaj alilande). Dum la unua kaj dua Naciaj Kongresoj de la "Radio-Clubs", RCEF aprobigis enkondukon de Esperanto kiel lingvon por interkomunikiĝo en Radio. En decembro 1932, ĝi kreis la urĝbultenon SOS, kies abonantoj promesis agi tuj kaj amase, ĉiufoje kiam necesis influi rapide radiostacion. En 1932 kaj 1933 la asocio okupis standon en la Foiro de Parizo.

Enspezoj: en 1929, 680 fr. fr. - en 1932, 3032 fr. fr.

Nombro de anoj:

  • 1 jan. 1929: 45
  • 1932: 512
  • sept. 1933: 1095.

Ĝi organizis perkorespondan kurson kiu instruis: ĝis marto 1931 170 lernantojn, sept. 1933 670 lernantojn. Tiujn belajn rezultatojn oni dankis precipe al Favrel: animo de RCEF tuj de ĝia fondo. Tiu Asocio aliĝis al SFPE (1929), eksiĝis (1932), kaj poste ambaŭ asocioj interkonsentis pri akordiĝo (1933).