Radioricevilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radioricevilo

Ricevilo por radioelsendoj el la jaro 1972

Ricevilo por radioelsendoj el la jaro 1972
Aliaj nomoj ricevilo, radio
Uzata por kapti, selekti kaj malkodi la radioondoj, aŭdi radioprogramojn
Inventinto Guglielmo Marconi
Rilataj sendricevilo, sendilo
vdr
Historia radiodisaŭdiga aparato el la jaro 1940

Radioricevilo, aŭ radioaparato, estas elektronika aparato uzata por kapti, selekti kaj malkodi la radioondojn emisiitaj de la radiosendiloj. La celo de la malkodado estas eltiri el la ondoj kaptitaj de anteno la informojn, kiuj estis tie prilaboritaj antaŭ ol esti emisiitaj : sonoj aŭ ciferecaj signaloj (RDS Radio-datensistemo, DRM Cifereca Monda Radio, horaj signaloj, ktp).

En ĉiutaga elektroniko, la terminoj radio kaj radioricevilo estas ofte uzataj por riceviloj desegnitaj por reprodukti la sonsignalojn elsenditaj de radio-elsendanta stacio. Tio historie estis la unua amasa komerca radioapliko.

Ricevilo por mallongaj ondoj Collins 51S-1 kun termovalvoj el la jaro 1974.

La radioondoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Radioondo.
  • La elektromagnetaj ondoj estas karakterizataj de ilia frekvenco aŭ ilia ondolongo. Oni difinis kelkajn bendojn de frekvencoj (vidu ĉi-sube, spektro de la elektromagnetaj ondoj). La kompetentaj aŭtoritatoj difinas la aplikojn permesitajn en la malsamaj bendoj de frekvenco. Ekzemple :
    • bendoj por radiofonio, en modulado de amplitudo (AM) aŭ en modulado de frekvenco (FM) aŭ en ciferecaj sistemoj;
    • bendoj por la televido;
    • bendoj poramatora radio;
    • bendoj por profesia radio-transmisio  (civila kaj milita);
    • bendoj por la poŝtelefonio;
    • bendoj por la radaroj;
    • ktp.

Funkciado de radioricevilo[redakti | redakti fonton]

La signaloj formitaj de la elektromagnetaj ondoj estas kaptitaj de anteno. Ĉi tiu, kiu ajn ĝi estas, ricevas multnombrajn signalojn kiujn necesas diferencigi. Ricevilo devas sekve kapabli :

  • Selekti, inter la multnombraj signaloj, la signalon deziritan;
  • Amplifi tiun signalon kun la celo permesi lian pluan prilaboradon;
  • Malmoduli la signalon (nomitan modulita signalo), kiu estas modulita en amplitudo, en frekvenco, en fazo aŭ de cifereca tipo, kun la celo obteni fidelan kopion de la origina signalo.

Radiosendilo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Radiosendilo.

En elektroniko kaj telekomunikado radiosendilo estas elektronika aparato kiu, kun la helpo de anteno, elsendas radioondojn. La sendilo produktas alternan kurenton, kun radiofrekvenco kiu estas aplikita al la anteno. Ekscitita de tiu alterna kurento, la anteno elsendas radioondojn. Krom ilia uzo en radiofonio, sendiloj estas necesaj partoj de multaj elektronikaj aparatoj kiuj komunikas per radioondoj, kiel ĉelaj telefonoj, senkablaj komputilaj retoj, Bluetooth ebligitaj aparatoj, garaĝa pordo malfermiloj, dudirektaj radioj en aviadilo, ŝipoj, kosmoŝipo, radaro kaj navigiloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Post la germana invado en Pollando la 1-an de novembro 1939 regopovoj de Ĝenerala Gubernio sub minaco de morto devigis polojn redoni radioaparatojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]