Ramana Maharŝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramana Maharŝi

Bhagavan Sri Ramana Maharŝi ( tamile: இரமண மகரிஷி, nagario: रामन महर्षि, angle: Ramana Maharshi, Ramana Maharishi), (naskikĝis la 30-an de decembro 1879, mortis la 14-an de aprilo 1950) estis sanktulo de hinduismo, spirita majstro (guruo), mistikulo, kaj filozofo de Tamilnado en Barato.

Spirita vojo

Kiel li mem asertis, neniam entreprenis ajnan spiritan praktikon. En 1896 trapasis mortotravivaĵon, kiu tute ŝanĝis lian vivon. Danke al tio li komprenis sian veran naturon. Sekve li forlasis la hejmon kaj alvenis al Tiruvannamalai, kie troviĝas sankta monto de ŝivaismo - Arunaĉala (La Monto de Ruĝa Flamo). Dum la unuaj jaroj li estis en la sanktejoj aŭ proksime al ili, preskaŭ la tutan tempon enprofundiĝinta en samadhio. Tio kaŭzis preskaŭ tutan elĉerpiĝon de la korpo, ĉar li apenaŭ ion manĝis. Post tio li translokiĝis al kavernoj sur deklivoj de la monto, kaj kiam gajnis pli grandan popularecon, liaj disĉiploj fondis du aŝramojn, kun pli grava lokigita sur la pilgrim-vojo cirkaŭ la monto.

Famaj disĉiploj

Vidu ankaŭ