Raquel Meller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raquel Meller
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1888 (1888-03-09)
en Tarazona
Morto 26-an de julio 1962 (1962-07-26) (74-jaraĝa)
en Barcelono
Mortokialo malsano
Tombo Montjuïc Cemetery
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Tina Meller
Edz(in)o Enrique Gómez Carrillo • Edmond Saiac
Okupo
Okupo aktorokantisto • cuplé singer
vdr

Raquel MELLER (Tarazona, 9a de marto 1888 - Barcelono, 26a de julio 1962), denaske Francisca (Paca [PAka]) Marqués López, estis hispana kantistino, kupletistino kaj aktorino. Dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj ŝi estis la hispana artistino de plej granda internacia sukceso. Ŝi famiĝis per kantoj kiel «La Violetera» de José Padilla. En la Teatro Bellas Artes de ŝia naskurbo, ekzistas muze-ĉambro aŭ permanenta ekspozicio pri ŝi.

De laborista deveno ŝi debutis en septembro 1911 en la Teatro Arnau de Barcelono. En tiu epoko ŝi jam ekkantis siajn famegajn «La Violetera» kaj «El Relicario». En 1919 ŝi edziniĝis al gvatemala diplomato kaj en 1922 kantis en la Olympia de Parizo, kio malfermis al ŝi la internacian famon kaj turneon tra Sudameriko kaj en 1926 tra Usono. En 1922 Raquel ekkarieris en kino. Grandaj sukcesoj estis Violetas imperiales (1923) kaj Carmen (1926), ankoraŭ en muta kinarto. En 1932 ŝi filmis duan version de Violetas imperiales por sonkino, kaj en 1936 ekfilmis Lola la de Triana, kio estis interrompita de la Hispana Enlanda Milito. Ĉiuokaze dum la 1930-aj jaroj ŝi vivis en Francio grandan sukceson kaj atingis elspezojn tiom altajn kiom tiuj de Carlos Gardel kaj Maurice Chevalier.

Post la milito kaj mallonga sukceso per teatraĵo «La Violetera» de José Padilla, ŝi suferis forgeson ĝis sia morto en 1962. Ŝia funebro ja estis homamasa.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Raquel Meller en 1928.
  • Los arlequines de seda y oro (Ricardo de Baños, 1919), poste La gitana blanca.
  • Rosa de Flandes (Henry Roussell, 1922).
  • Violetas imperiales (Henry Roussell, 1923).
  • La tierra prometida (Henry Roussell, 1924).
  • Ronda de noche (Marcel Silver, 1925).
  • Nocturno (Marcel Silver, 1926).
  • Carmen (Jacques Feyder, 1926).
  • La Venenosa (Roger Lion, 1928).
  • Tarde de Corpus, La mujer del torero, Flor del mal kaj El noi de la mare (1930) filmoj pri ses kantoj por Fox Movietone.
  • Violetas imperiales (Henry Roussell, 1932), parola versio.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gran Enciclopedia Aragonesa Online Arkivigite je 2011-08-11 per la retarkivo Wayback Machine 2021-04-12 SL DiCom Medios en www.enciclopedia-aragonesa.com