Ray Copeland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ray Copeland (n. 17-an de julio 1926 en Norfolk, Virginio; m. 18-an de majo 1984 en Sunderland, Masaĉuseco) estis usona ĵaz-trumpetisto de svingo kaj moderna ĵazo, komponisto kaj muzikinstruisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Komence de sia muzika kariero Copeland muzikis en 1945 kun Cecil Scott, en 1946 kun Chris Columbus en Small’s Paradise, koncertvojaĝis poste kun la orkestro de Mercer Ellington en 1947/48 kaj laboris en 1948/49 en la bando Savoy Sultans de Al Kooper. Dum la unua duono de la 1950-aj jaroj li ne laboris kiel profesia muzikisto, sed laboris en paperfabriko kaj muzikis dum sia libertempo dumtempe kun Andy Kirk, Lucky Millinder, Lucky Thompson, Sy Oliver kaj aliaj. Ekde 1957 ĝis 1958 li laboris ĉe Randy Weston, Tito Puente kaj 1958 ĉe Oscar Pettiford, Johnny Richards kaj en 1958/59 ĉe Gigi Gryce. Ekde 1958 ĝis 1961 li muzikis en la teatra orkestro de Roxy kaj direktis dumtempe 14-kapan bandon por koncertoj en klubejoj. Ekde 1962 ĝis 1964 li ludis en la akompanbando de Pearl Bailey.

Copeland partoprenis dum la paso de sia kariero multajn registrad-kunsidojn pri svingo kaj malmolbopo; plej famaj tamen estas liaj sonregistraĵoj kun Thelonious Monk sur la albumo Monk’s Music el 1956. Copeland ludis svingan stilon, tamen ne sukcesis elpaŝi el la ombro de trumpetistoj siatempaj kiel Lee Morgan kaj Clifford Brown. En 1967 li kunmuzikis en la bandego de Booker Ervin, en 1968 li denove koncertvojaĝis kun Thelonious Monk, en 1973 li prezentis je la Newport Jazz Festival. Krome Copeland surdiskigis kun la orkestro de Oliver Nelson, kun bluskantisto Jimmy Witherspoon kaj kun Ella Fitzgerald.

Ekde la fino de la 1960-aj jaroj Copeland ĉefe instruis muzikon; gvidis i. a. kursojn ĉe publikaj lernejoj, por la ĵazorganizaĵo Jazzmobile kaj je multaj someraj universitatoj. Poste Copeland estis profesoro pri muziko ĉe Hampshire College kaj instruis ĵazkompozicion. Lia „Classical Jazz Suite in Six Movements“ estis unuafoje prezentita en 1970 je Lincoln Center.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Thelonious Monk: Blue Monk (Prestige Records, 1954)[1]
  • Randy Weston: The Modern Art of Jazz (Dawn Records, 1957)
  • Phil Woods/Red Garland: Sugan (New Jazz, 1957)
  • Booker Ervin: Booker ’n’ Brass (Pacific Jazz Records, 1967)

Publikaĵo[redakti | redakti fonton]

  • The Ray Copeland Method and Approach to the Creative Art of Jazz Improvisation (Kaerecea, 1974)

Literaturo kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PR 7848 Thelonious Monk - Blue Monk, Vol. 2, Records Catalog: 7800 series ĉe jazzdisco.org