Reĝa Societo de Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Reĝa Societo de Londono pri la Plibonigo de Prinatura Scio (angle Royal Society of London for the Improvement of Natural Knowledge) pretendas esti la plej malnova ankoraŭ ekzistanta klerula societo. Ĝi estis fondita en 1660.

Sidejo de la Reĝa Societo

Kvankam ĝi estas neŝtata asocio, ĝi servas kvazaŭ scienca akademio de Britio, Irlando kaj la Brita Regnaro. Pri Irlando zorgas speciala branĉo, la Reĝa Irlanda Societo (1785), pri Skotlando la Reĝa Societo de Edinburgo (1783).

La latina moto de la societo, nullius in verba (= "je nenies vortoj"), indikas, ke bazo de scienca argumentado povas esti nur demonstreblaj faktoj (eksperimentoj), sed ne citado de aŭtoritatuloj.

Kelkaj prezidantoj

Membildo

La Reĝa Societo planis tutmondan reton, "imperion de scienco", kaj strebis forigi lingvajn barilojn inter la sciencoj. Dum la Reĝa Societo dediĉis sin al la libera fluo de informo kaj kuraĝigis komunikadon, estis kompleksa interrilato kun okultismo. Precipe kunfondinto Robert Boyle komencis la kutimon, tre detale raporti pri siaj eksperimentoj, por ke aliaj povu ripeti ilin, male al la kutimoj de sekretemaj alkemiistoj. Aliflanke Newton estis praktikanta alkemiisto, kaj lia asistanto John Theophilus Desaguliers estis elstara framasono.

Publikigoj

Proceedings of the Royal Society (Protokoloj de la Reĝa Societo) estas patra titolo de du sciencaj gazetoj publikigitaj de la Reĝa Societo de Londono. Origine ĝi estis unika gazeto, sed estis disigita en du separataj gazetoj en 1905: