Reĝlando Sicilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝlando Sicilio
Plena origina nomo:
Regnum Siciliae (latine) Regnu di Sicilia (sicilie) Regno di Sicilia (itale)
 graflando Sicilio
 graflando Apulio kaj Kalabrio
11301816 Reĝlando de la du Sicilioj 

historia lando • reĝlandosuverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
1 700 000
itala, sicilia, napola, krome por burokratio latina, greka kaj araba
Ŝtat-strukturo
Estiĝo:
per transformo de la antaŭa graflando Sicilio
Pereo:
1816: Viena Kongreso, kunigo de du reĝlandoj al Reĝlando de la du Sicilioj
Antaŭaj ŝtatoj:
graflando Sicilio graflando Sicilio
graflando Apulio kaj Kalabrio graflando Apulio kaj Kalabrio
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando de la du Sicilioj Reĝlando de la du Sicilioj
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Reĝlando Sicilio, latine Regnum Siciliae, sicilie Regnu dî Sicilie, itale Regno di Sicilie, estis reĝlando, kiu ampleksis la insulon Sicilio kaj la sudan parton de la itala duoninsulo. Ĝi ekestis en 1130, kiam la normano Roĝero la 2-a grafo de Sicilio, kroniĝis reĝo, kunigante la antaŭan graflandon Sicilio kun la graflando Apulio kaj Kalabrio en la suda parto de la itala duoninsulo kaj la tre malgranda graflando Amalfi. En 1282 ĝi reduktiĝis pli-malpli nur al la Sicilia insulo kiam apartiĝis la Reĝlando Napolo kiel rezulto de la Sicilia vespro. La regno ĉesis ekzisti en 1816, kiam kadre de la Viena Kongreso decidiĝis (re)kunigo de la du reĝlandoj al Reĝlando de la du Sicilioj.