Regionoj de Belorusio
Etoso
Je plej supra administra nivelo, la orienteŭropa ŝtato estas dividita en ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto) kaj aldone la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko.[1]. La urbo Minsko havas specialan statuson esti ekster administra regiono pro la ĉefurba funkcio, sed aldone ankaŭ estas la administra centro de la Minska regiono, al kies teritorio la urbo mem do ne apartenas.
Je dua administra nivelo, la regionoj estas dividitaj en distriktoj (belaruse nomataj раён "rajon").
La limoj de la regionoj estis fiksitaj en 1960 kiam Belarusio - tiam Belarusa SSR - estis parto de Sovetunio.
Mapo
n-ro | regiono | ĉefurbo | belarusa nomo | loĝantaro (takso 2009-01-01)[2] |
|
---|---|---|---|---|---|
1 | Minsko (ĉefurbo) | Мiнск | 1 829 100 | ||
2 | Bresta regiono | Bresto | Брэсцкая вобласць | 1 433 100 | |
3 | Homela regiono | Homel | Гомельская вобласць | 1 464 500 | |
4 | Hrodna regiono | Hrodno | Гродзенская вобласць | 1 102 800 | |
5 | Mahilova regiono | Mahilovo | Магілёўская вобласць | 1 123 100 | |
6 | Minska regiono | Minsko | Мiнская вобласць | 1 454 000 | |
7 | Vicebska regiono | Vicebsk | Вiцебская вобласць | 1 265 300 |
Notoj
- ↑ statistikaj informoj pri la regionoj de Belorusio (angle)
- ↑ oficiala takso pri loĝantaro 01-01-2009
|