Remeteszőlős
El Vikipedio
Remeteszőlős (remetesOlOŝ) estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Pilisvörösvár. La loknomo signifas: ermito-vinberejo. Apude troviĝis ermitogrotoj.
Bazaj informoj[redakti]
- 47°33′36″N 18°55′08″O / 47.56°N, 18.91889°OKoordinatoj: 47°33′36″N 18°55′08″O / 47.56°N, 18.91889°O
- Areo: 16 km²
- Loĝantaro: 350
- Poŝtkodo: 2090
- Telefonprefikso: 26
Situo[redakti]
Remeteszőlős situas sur malebenaĵo laŭ traira flankovojo Budapeŝto-Nagykovácsi, apud Budapeŝto. En la vilaĝo la budapeŝta aŭtobuso trafikas.
Historio[redakti]
Oni trovis restaĵojn el la bronzepoko. En la 20-a jarcento oni konstruis feriajn dometojn. La arbara regiono iĝis ŝatata loko. Ĝis 2000 la loko apartenis al Nagykovácsi, poste la komunumo iĝis memstara vilaĝo.
