Nagykovácsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nagykovácsi (nadjkovAĉi) germane Kowatsch (kovatŝ) estas grandvilaĝo en Hungario en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Pilisvörösvár. La nomo signifas granda-forĝista. Dum la mezepoko reĝaj forĝistoj loĝis tie.

Panoramo de Nagykovácsi

La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj havanta unusolan sakovojon el Budapeŝto. En la grandvilaĝo la budapeŝta loka aŭtobuso trafikas. La komunumo estas ĉirkaŭita de montoj, arbaroj.

Oni trovis restaĵojn el la neolitiko, el la ferepoko, de la romianoj. La vilaĝo senhomiĝis dum la turka erao. Poste alvenis ŝvaboj. En 1946 la ŝvaboj estis forpelitaj al Germanio, dume alvenis forpelitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio. En 1956 okazis granda batalo. Post fino de la revolucio hungaroj rifuĝis tien, ĉar la loko (precipe la kastelo) estis defendebla. La Ruĝa Armeo atakis la vilaĝon ankaŭ per flugmaŝinoj. Fine la hungaroj trarompis la sieĝoringon kaj grandparte ili atingis Aŭstrion.

Vidindaĵo estas kastelo de Teleki-Tisza kaj romkatolika Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Nagykovácsi). Nuntempe la grandvilaĝo dikiĝas, ĉar oni aĉetas parcelojn sur la deklivoj.