Res divina

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la antikva Romo, res divinae, singulare res divina (latine: por "diaj problemoj", nome, je la servo de la dioj) estis leĝoj referencantaj al la religiaj devoj de la ŝtato kaj ĝiaj magistratanoj.

La romia juro dividiĝis en res divina kaj res publica, nome diaj sferoj kaj publikaj sferoj. Res divina, fakte, signifis ankaŭ, kiel teknika termino, rita ofero.

Religio, ĉe romanoj, estis la agnosko pri la superuloj pere de honores (laŭdoj). Caelestes honores ("ĉielaj honoroj") estis oferitaj al la dioj, kaj tre malofte al mortaloj kies agoj estis alportintaj grandajn pliboniĝojn al la homaro.[1]

Laŭ tiu religio, la teraj hierarkioj reflektas la ĉielan ordon.

Marko Tulio Cicerono estis samtempe senatano kaj aŭguristo esploranta pri la res divinae kaj res humanae (diaj kaj homaj aferoj) en sia traktato De natura deorum ("Pri la naturo de la dioj"), li eĉ ne provas disvolvigi koheran sistemon en kiu la ritoj de la res divinae povus esti modifitaj pro principoj de supera religio. Li konkludas ke, ankaŭ se la naturo kaj la ekzisto de la dioj ne povus esti pruvataj kun certeco, saĝas kaj indas ilin honori per oferoj sanktigitaj ekde la antikvaj tempoj. La daŭraj sukcesoj de Romo povus dependi ĝuste de tio.[2]

La rezonado de Cicerono prezentas netan kontraston kun la sinsekvaj judaj-kristanaj difinoj pri religio, kvankam multaj paganaj esprimoj eniris en la spekulativado de kristanaj pensuloj.[3] Res divina estas ekzemplo de antikva romia religia terminologio kiu estis poste igita propra kaj redifinita por kristanaj celoj. Oni vidu en la verkoj de Aŭgusteno de Hipono.[4]

La Res Divinae de Varono[redakti | redakti fonton]

La kolekto de volumoj Antiquitates rerum humanarum et divinarum estis unu el la precipaj verkoj de Varono (1-a jarcento ĉirkaŭ a.K.), kiu estis la precipa fonto pri la tradicia romia religio de la Patroj de la Eklezio. Ĝi estis aparta celo de la kristana apologetiko de Aŭgusteno, kiu konservas grandan parton de tio konata de ĝia enhavo kaj strukturo. Varono dediĉas 25 librojn de la Antiquitates al la res humanae ("homaj problemoj") kaj 16 al la res divinae. Lia emfazo estas vola: li konsideras la kulton kaj ritojn homaj konstruoj kaj dividas la res divinae en tri tipoj:

  • la mita teologio de poetoj aŭ rakonta ellaborado;
  • la natura teologio de filozofoj, aŭ teorio pri la dieco al kiu ne partoprenas la popolo kiu, eble, povus ekdubi pri la seriozeco de la dia kulto;
  • la politika teologio interesiĝanta pri la rilatoj inter la ŝtato kaj la dia kulto.

Tiu skemo estas stoika origine, sed Varono ĝin adaptas al la politiko kaj kulturo de sia tempo.[5]

Religia fono[redakti | redakti fonton]

La koro de la natura ordo de Romio estis la urbo Romo kiu gastigis la ŝtatajn dion, iliajn kultojn kaj ties altajn sacerdotojn-funkciulojn, kiaj epoke de la Respubliko estis ankaŭ la konsuloj. La dio plej potenca de Romo estis Jupiter Optimus Maximus (Jovo Optimo Maksimo) kiu favoris “”sian urbon”” pro la fakto ke siaj povo kaj gloro estis konstruitaj pere de romiaj juro, ritoj kaj oferoj kiuj Lin honoris kaj glorigis. [6] Por la aliaj romiaj dioj oni vidu en romia religio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Beard et al, Vol. 1, 77-9: en antikvaj epokoj, fragmentaj pruvoj el Kvinto Ennio supozigas ke la Romanoj de la 2-a jarcento a.K. havis familiarecon kun la "greka" ideo pri la Olimpoj, origine mortidevaj uloj, postmorte levitaj al la dia stato, do indaj de laŭdoj kaj adoro.
  2. Cicerono ŝajnas esti influita de sia amiko Varono, la politikisto verkisto kaj filozofo.
  3. Gradel, 4-6: citante Ciceronon, Natura Deorum 2.3.82 e 2.28.72
  4. Herbert Vorgrimler, Sacramental Theology (Patmos, 1987, 1992), p. 45.
  5. Gian Biagio Conte, Latin Literature: A History (Johns Hopkins University Press, 1994, p. 213.
  6. Verrius Flaccus “De verborum significatu” p.284 L: en Wissowa, 1912, 398.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]