Marko Verrio Flako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Marko Verrio Flako, latibe: Marcus Verrius Flaccus, estis roma gramatikisto, vivinta finiĝe de la 1-a jarcento a.K. kaj komenciĝe de la sekva (50 a.K kaj 20 p.K ŝajnas probabla).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Roma Nacia Muzeo, la Prenestaj Fasti reordigitaj de Verrio Flako.

La unua fonto por rekonstrui la vivon kaj la verkojn de Verrio Flako estas De grammaticis et rhetoribus § 17 ( Pri gramatikistoj kaj retoroj) de Gajo Suetonio Trankvilo. Same kiel aliaj gramatikistoj li estis libertino, sed ne estas konata la nomo de lia patronus (patrono). Nekonatas ankaŭ lia origina teritorio, sed oni supozas ke ĝi estis el Prenesto. Suetonio, fakte, informas ke ne nur en tiu urbo al li estis atribuataj honoroj kaj dediĉita statuo, sed ankaŭ ke ĝuste Verrio Flako reordigis la “fasti” Prenestajn. Kiel instruisto, li enkondukis novan eduksistemon, Malsame ol liaj kolegoj, kiuj preferis lernadon pasivan flanke de lernantoj, Verrio Flako elpensis alian bazitan sur la konkurado kaj la promeso de premio (kutime valora libro) por la venkanto. Tiu sistemo, por tiuj tempoj ennoviga, al li meritigis grandan famon, tiom ke persone Aŭgusto lin elektis doma instruisto de siaj gefiloj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Nenion diras Suetonio pri la verkoj de Verrio Flako.Nur nerekta aludaĵo permesas establi ke li verkis librojn pri ortografio: en la paragrafo 19, fakte, estas memorigate ke Scribonio Afrodisio [Verrii Flacci] libris de orthographia rescripsit (Skribonio Afrodizio replikis al la libroj pri ortografio de Verrio Flako).

Reale oni konas titolojn kaj fragmentojn de aliaj liaj verkoj:

  • Res memoria dignae, eseo pri pasintaĵoj indaj je memoro, citata da Aŭlo Gelio;
  • Saturnus: priskribo pri la origino kaj disvolviĝo de ritoj de la Saturnalioj;
  • Res Etruscae: eble eseo pri la historio de aŭguristoj
  • De obscuris Catonis, pri filologia temo.

La plej signifa verko estis, tamen, De verborum significatu, la produkto plej kompleta kaj erudicia de la latina leksikografio. La teksto estas de ni konata danke al kompendio farita de Festo (2-a jarcento) kaj danke al la sinsekva kompendio de la verko de Festo farita de la kristana monaĥo Paŭlo Diakono (8-a jarcento). El ambaŭ eblas informiĝi pri la karakterizoj kaj la strukturo de la origina verko de Verrio Flako. Temis pri “vortaro” de terminoj raraj kaj erudiciaj, analfabete dispoziciitaj kaj provizitaj per citaĵoj de la pasintaj aŭtoroj utilaj por eniri la kuntekston kaj kompreni la signifon. Preskaŭ certe la verko estis kompletigota ĉar, dum la unua parto rigore respektas la alfabetan ordon, la dua entenas terminojn en disa ordo, enirigitajn de la aŭtoro en la sama ordo en kiu li ilin renkontis dum siaj legoj: estas tio signo rivelanta ke Verrio Flako ne havis tempon por revizii sian verkon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Grammaticae Romanae Fragmenta, ed. I. Funaioli, Lipsiae 1907, pp. 509-523.
  • Suetonius, De grammaticis et rhetoribus, ed. R. A. Kaster, Oxford, Clarendon Press, 1995, pp. 190-196.
  • Kelkaj fragmentoj de verkoj de Flaccus en la eldono de Festo fare de Karl Otfried Müller

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]