Nederlanda aŭtovojo 4
| Nederlanda aŭtovojo 4 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Ĝeneralaj informoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Longeco: | 119 km | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Provincoj: | Norda Holando, Suda Holando, Norda Brabanto |
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Mapo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Itinero | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La nederlanda aŭtovojo 4 aŭ A4 (nederlande Rijksweg 4, aŭ Autosnelweg A4) estas aŭtovojo inter la urbo Amsterdamo norde kaj la limo inter Nederlando kaj Belgio proksime de la komunumo Woensdrecht (prononco [Vu:nsdreĥt]) en Norda Brabanto sude. La aŭtovojo en sia nuna stato de la jaro 2011 longas 119 kilometrojn kaj estas trifoje - parte longdistance - interrompita, inter la urboj Delft kaj Schiedam (prononco [Sĥi:dam]), inter Hoogvliet (prononco [Ho:ĥfli:t]) kaj Klaaswaal (prononco [Kla:sva:l]) kaj inter Dinteloord kaj Halsteren. La vojo konstruiĝis ekde la jaro 1950 kaj estis (fakte daŭre estas) planata kontinua aŭtovojo inter la urboj Amsterdamo kaj Bruselo. En Belgio ĝi daŭriĝas kiel belga aŭtovojo A2 preter Antverpeno ĝis la belgia ĉefurbo. Krome la vojo rekte ligas la flughavenon Schiphol (prononco [Sĥiphol]) al la aŭtovoja reto.
La vojo estas parto de la eŭropaj ŝoseoj E19 kaj E30.
A1 | A2/N2 | N3 (nur 9 km) | A4 | A5 (nur 7 km) | A6 | A7/N7 | A8/N8 (nur 10 km) | A9/N9 | A10 | N11 | A12 | A13 (nur 14 km) | N14 (nur 5 km) | A15/N15 | A16 | A17 | A18/N18 | A20 | A22 | A27 | A28 | A29 | A30 | A31/N31 | A32/N32 | N33 | A35/N35 | N36 | A37 | A38 | A44/N44 | N46 | N48 | A50/N50 | N57 | A58/N58 | A59/N59 | N61 | A65/N65 | A67 | A73 | A74 | A76 | A77 | A79 | N99