Rimarkinda arbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rimarkinda arbo estas arbo konata pro diversaj apartecoj. Ĝi do apartenas al natura heredaĵo pro sia malabundeco, siaj dimensioj, sia pozicio, sia aĝo aŭ ankoraŭ sia simbola forteco. La tiama heredaĵo estas natura, kultura, pejzaĝa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La malpliiĝo de surfacoj okupataj de la praarbaroj, la senarbarigo por la etendigo de paŝtejoj aŭ de kultivejoj, la troekspluatado estiganta unukulturojn de specioj pli produktivaj aŭ pli konformaj al la bezonoj de la tiama ekonomio, la detrua poluo kondukis la homon ekkonscii pri la aparta heredvaloro de iuj arboj.

De longtempe en iuj kulturoj, arboj pli grandaj aŭ pli dikaj ol aliaj estas famkonataj kiel gastigantoj de la spiritoj de prauloj aŭ pro siaj apartaj povoj. Aliaj estas ŝatataj pro sia ombro kaj eventuale estas lokoj por diversaj ceremonioj aŭ renkonto, ĵuĝado: parol-arbo (arbo de Sankta-Ludoviko, kverko de Gerniko). La nomo de iuj arboj kelkfoje iĝas la nomo de kampara loko.

En multaj landoj, je la iniciativo de uloj, de asocioj aŭ de kolektivoj, nombradoj kaj inventaroj estas faritaj. Iuj arboj estas registritaj kiel monumentoj kaj tiam profitas de zorgoj kaj protektaĵoj.

Difinaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Difini la rimarkindan partikularon de arbo ne estas facile. La kriterioj varias laŭ la epokoj kaj la lokoj, ili estas multnombraj kaj subjektivaj. Krom la nekontesteblaj kvalitoj ĉe iuj esceptaj unuopuloj, kiel la vivdaŭro aŭ la dimensioj, multaj parametroj gravas. Arbo aspektanta ajna inter siaj similuloj meze de arbaro, estos rimarkata se ĝi estas izolita kaj uzita kiel vida gvidsigno meze de pejzaĝo. Plantita meze de vilaĝa placo, ĝi ricevos simbolan kaj kulturan valoron najbare de generacioj de homoj. Sola el sia arbara specio en iu regiono, ĝi estos rimarkata pro sia rareco.

Rekordoj ĉe la arboj[redakti | redakti fonton]

La plej granda[redakti | redakti fonton]

Estas grandegaj arboj ĉe la okcidenta bordo de Aŭstralio kaj en Tasmanio.

La plej maljuna[redakti | redakti fonton]

Identigi la plej maljunan arbon estas pli malfacile. La kandidatoj estas plurfoje miljaraj kaj ilia aĝo povas nur esti ĉirkaŭtaksata. Krome necesas distingi la arbojn devenintajn de ĝermado kaj tiujn devenintajn de radika plantido. La aĝo de iuj arboj estas aŭtentigebla per dendrokronologio, aŭ ĉar ili estis faligitaj, aŭ per provpeco. En aprilo 2008 la serĉistoj de la universitato de Umea, Svedio, anoncis la eltrovon de piceo «Picea abies» kvar metrojn alta, kies sistemo de radikoj estus 9550-jara, kio igas ĝin la plej malnova vivanta estaĵo konata. La datado estis farita per la metodo de radiokarbona datado. Tiu eltrovo estis farita ĉe la monto Fulu, Dalekarlio, en la centro de Svedio. La plej malnova vivanta arbo konata ĉe nia planedo, ekster radika sistemo, estas pino de Bristlecone «Pinus longaeva» nomata Mathusalem kiu estus preskaŭ 4700-jaraĝa kaj situas en Kalifornio, pli ol 3000 metrojn super marnivelo. Ĝia preciza situo tamen restas sekreta por ĉiun vandal-agon eviti. Alia eĉ pli maljuna, nomata Prometheus, estis erare faligita, kiam ĝi estis 4700-jara. Usona pino «Pinus aristata» ankaŭ estus ĉirkaŭ 4700-jara kaj japana cedro 5200-jara. Multaj aliaj povas esti konsiderataj kiel rekorduloj pro sia specio aŭ vario en regiono, lando, kontinento. En Srilanko oni trovas sakralan figujo-banjanon kiu atingus 2200 jarojn. La aĝo de iuj sekvojoj proksimiĝas al 2700 jaroj. Cipreso en la urbo El Tule en Meksiko estas kelkajn miljarojn jaraĝaj.

La plej dika[redakti | redakti fonton]

«El árbol de Tule» en la meksika ŝtato Oaxaca estus la plej dika arbo konata en la mondo. Temas pri Cipreso (Taxatium mucronatum). Ĝi estas 41,6 metrojn alta kun cirkonferenco de 42 metroj kaj diametro de 14,5 metroj. Ĝi pezas 636,107 tunojn. Laŭ loka zapoteka legendo, antaŭ 1400 jaroj, ĝi estus plantita de Pechocha, dio de la vento ĉe Aztekoj. Ĝi staras sur sakrala loko, okupita poste de katolika preĝejo. Ĝi estas elnomita «Arbo de la Vivo» pro ĉiuj bildoj de bestoj supoze videblaj ĉe ĝia nodplena trunko.

Estetiko[redakti | redakti fonton]

La estetikaj kvalitoj de arbo unue dependas de ĝia valorigado, de la pejzaĝa indico laŭ la okupita loko en la ĉirkaŭo kaj de ĝia vida efekto.

  • Oni rimarkas izolatan arbon pli facile ol arbon inter aliaj. La konkuro inter ili forte influas la morfologion de arbo per la barakto por havigi la elementojn nepre necesajn por la kreskado: akvo, mineraloj, lumo kaj eĉ spaco. Se la horizontala kreskado de la strukturaj branĉoj ne estas ĝenata de la proksimaj arboj, la krono povas divastiĝi harmonie kaj simetrie. Se la trudadoj de la ĉirkaŭo estas sufiĉe malfortaj kaj sen senpripensa debranĉigo, la arbo povas disvolvi la karakterizan teniĝon de sia specio kaj esprimi sian genetikan potencialon.
  • Inverse iuj rimarkindaj arboj prezentas eksterkutimajn aŭ fantastajn aspektojn kelkfoje pro patogenaj atakoj (malsanoj, insektoj, fungoj) aŭ pro maljuneco aŭ oftege pro malfacilaj vivkondiĉoj. Ekzemple oni trovas ĉe la flanko de klifoj arbojn kiuj devis disvolvi vastan radikan sistemon por ankriĝi en la plej malgrandajn fendetojn de la roko kaj el tie ĉerpi sufiĉe da nutraĵo. Aŭ ankaŭ arboj en dezerto aŭ alta loko, submetitaj al kruda vetero, kiuj alprenas dikmalaltajn, rampajn aŭ nanajn strukturojn.
  • La arto pri bonsajo kodigita de Japanoj celas kopii ĉiujn formojn observitajn en la naturo, de la formo «rigore vertikala» al «rampa formo» «kaskade» aŭ «skuegita per ventoj». Origine multaj plantoj estis prenitaj el la monto pro siaj formoj nature interesaj.

Historia valoro[redakti | redakti fonton]

  • La arbo senmova kaj daŭripova supervivas la generaciojn. Iuj estas kunligitaj al historiaj eminentuloj, kiuj vivis sub ilia ombro aŭ kiuj plantigis ilin. Laŭ la malnova kutimo planti arbon por memorfesti eventon: naskiĝo aŭ morto, batalo aŭ venko, datreveno aŭ povopreno, oni plantas ilin por la posteularo. Ili ofte estas la ununura elemento en pejzaĝo, kiu supervivas post multaj jaroj.
  • Ĉu ili donis sian nomon al kampara loko aŭ loĝloko, ĉu ili utilis kiel gvidopunkto aŭ limsigno por limigi terenon, oni kelkfoje retrovas ilian spuron en malnovaj tekstoj aŭ oficialaj dokumentoj. Oni vidas ilin sur pentraĵoj aŭ fotoj aŭ poŝtkartoj. Kiel vivantaj atestantoj pri la evoluo de elpasintaj epokoj, ili estas ligoj kun la antaŭaj homoj.
  • Aliaj ankoraŭ el ekzota specio estas la unuaj, kiujn la marveturantoj kaj la esploristoj alportis el siaj vojaĝoj en pasintaj jarcentoj.

Spirita dimensio[redakti | redakti fonton]

Ĉiam la arbo estis nepre necesa por la homo. Ĝi donas al li ŝirmon, nutraĵon, protekton, materialojn kaj brulaĵojn. Ĉio kaj ankaŭ plie la forta efekto kaŭzita de ĝia impona alteco, ĝia sentempeco tamen kun vivforto, tio sendube klarigas ĝian apartan gravecon en la homa menso ĉe iaj ajn civilizacioj. La animismaj kulturoj konsideras iujn arbojn kiel havantaj animon, ŝirmantaj spiritojn (eventuale la spiritojn de prauloj), kiel interagadantaj kun la ĉiutagaĵo.

Leĝoj[redakti | redakti fonton]

En Francio , la 5.a de aprilo 2019 la Nacia Asembleo adoptis la Deklaracio de Arbaj Rajtoj.(5 artikoloj) [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La deklaracio de arbaj rajtoj en franca lingvo ĉe https://www.arbres.org/declaration-des-droits-de-l-arbre.htm