Roßdorf [ROSdorf] - "vilaĝo de virĉevaloj" - estas eksa komunumo kaj ekde la 1-a de januaro 2010 parto de la urbo Jerichow [JE:riho:] en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Jerichower Land de la federacia landoSaksio-Anhalto, 68 kilometrojn okcidente de la urbolimo de Berlino. Fine de la jaro 2008 la tiutempa komunumo havis 520 loĝantojn. Al ĝia areo tiam krom la ĉefa loĝloko Roßdorf apartenis ankaŭ la loĝloko Dunkelforth.
Pri aliaj loĝlokoj de la sama nomo vidu la apartigan liston Roßdorf.